Usona instrumentisto vizitis grandajn pandojn en Ĉinio
2011-10-11
Yanni kun Santorini
La 9-an de oktobro usona moderna instrumentisto Yanni faris viziton al Esplora kaj Breda Centro de Grandaj Pandoj en Chengdu. Li adoptis grandan pandon kaj nomis lin Santorini, kiu estas nomo de Mediteranea insulo kun la signifo de paco. Yanni esperis, ke Santorini povas kreski al bela granda pando reprezentanta pacon.