2011-10-11
 Tony Martin en la premiodona ceremonio |
La 9-an de oktobro fermiĝis la Unua Bicikla Konkurso ĉirkaǔ Pekino 2011, kiu daǔris 5 tagojn. Rusa sportisto Denis Galimzyanov el la teamo Katusha gajnis la unuan lokon de la lasta stadio en Pekino. Germana Tony Martin el la usona teamo HTC-ŝoseo gajnis la unuan lokon de la konkurso. Brita teamo Sky ricevis teaman ĉampionon.
La Unua Bicikla Konkurso ĉirkaǔ Pekino 2011 kiel unu stadio de internacia rondira konkurso refoje montris la sintezan forton de Ĉinio en gastigo de internaciaj sportaj konkursoj post la Pekinaj Olimpikoj en 2008.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|