Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj
2011-10-11

 

    Se vi nekonas la retradion Muzaiko, nun estas duobla kialo dum la tuta dimanĉo kaj poste mardo aŭskuslti ĝin. Veronika Poór dum la Itala kongreso -- kie ankaŭ ŝi mem trapasis la KER-ekzamenojn -- faris intervjuon kun Katalin Kováts pri la ekzamensistemo kaj ties funkciado, celoj, atingaĵoj ktp. La intervjuo, post zorga teknika prilaboro de RIKKER Bálint pretiĝis kaj aŭdeblos en du partoj dimanĉon kaj mardon, en ĉiun trian horon ekde la 0a horo. En la posta tempo ĝin eblos trovi en la dosierujo.

 

    Bonan aŭskultadon ĉe la tutempa tutesperanta tutvolontula retradio Muzaiko.

 

    Jen la programo de la dimanĉo, 9a de oktobro 2011

 

    00:00-01:00 UTC: Esperantistoj aktivas prezentas intervjuon kun Katalin KOVÁTS pri la novtipaj lingvoekzamenoj de UEA-ITK, bazitaj sur laKomuna Eŭropa Referenckadro

 

    01:00-02:00 UTC: El la arĥivejo de Radio Verda Jessica Grasso elektis por vi interesaĵojn pri bicikloj

 

    02:00-03:00 UTC: La programo de Esperantistaj muzikistoj prezentas intervjuon kun ĴomArt kaj Nataŝa

 

    kaj tiuj 3 horoj ripetiĝos dum la tuta tago, do, je la 5a, 8a, 11a, 14a, 17a, 20a, 23a horoj laŭ la nederlanda horzono.

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 
Sinjoro Miroslav Smyčka estas unu el la malmultaj profesiaj artistoj, kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng