Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Premio pro universitata agado pri interlingvistiko
2011-10-11

 

 

    Ilona Koutny, posteulo de prof. Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, HU), fondinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Adam Mickiewicz Universitato, Poznano, PL) ekde 13 jaroj, ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por la Interlingvistikaj Studoj, tuj post la fino de la starta sesio de la nova interlingvistika grupo (27. 09. 2011) dum festa kunveno.

 

    En julio ŝi estis nomumita profesoro de UAM (de du jaroj ŝi estas ankaŭ estro de la Ugro-Finna Katedro). Tiu ĉi rangaltigo kaj premiado kontribuas al la firma pozicio de interlingvistiko en UAM. La vicdekano, prof. Kaliszan dum la inaŭguro de la nova interlingvistika grupo kaj de la sekva Interlingvistika Simpozio, tie ankaŭ la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto, prof. Zabrocki, kaj dum la bankedo la dekanino, prof. Tomaszkiewicz emfazis la gravecon de la interlingvistikaj studoj en la Novfilologia Fakultato kaj laŭdis la iniciaton de Ilona Koutny.

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
Sinjoro Miroslav Smyčka estas unu el la malmultaj profesiaj artistoj, kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng