Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Famaj etmanĝaĵoj Jiumen en Pekino
2011-10-12

    En Xiaoyou-strateto de Pekino estas kvadrata korto, kiu havas ruĝan pordon kaj grizajn tegolojn. Tie vendiĝas famaj etmanĝaĵoj Jiumen en Pekino. Ĝia nomo “Jiumen” en la ĉina lingvo signifas 9 pordojn, ĉar en antikva Pekino troviĝis 9 urbaj pordegoj.

 

    Jiumen estas malgranda tamen tute distinga. Sidante en la korto, oni rememoras la tagojn antaŭ kelkdek jaroj de la urbo: ruĝaj lanternoj lumas ĉe la tegmentrandoj, grakuloj kantante salutas klientojn. Tie vidiĝas eĉ scenejo en la manĝejo kiel tradicia pekina restoracio, kaj ĉiuvespere post la 6:30 tie prezentiĝas tradiciaj pekinaj programeroj.

 

    En tiu antikveca korto troviĝas 11 famaj restoracioj, ĉiu kun longa historio, ekz. brogita tripo de Feng-manĝejo, moĉio de Qian-butiko, Tofuo de Bai-manĝejo, kaj milia kaĉo de Li-butiko, stufita bovaĵo de Yueshengzhai-kompanio, stufita pork-tripo de Chen-manĝejo ktp. Pekinaj tradiciaj restoracioj havas longan historion. Dank' al apartaj kuirartoj ili estas ŝatataj de klientoj, ĉiutage la korto altiris al si multajn klientojn.

 

 

 

 

Jiumen     Afiŝtabulo ĉe la pordo   Pordo de Jiumen  
         

 

 

 

 Korto ornamita de lanternoj    Grakuloj de la manĝetejo   Prezento de pekinaj tradiciaj progremeroj 

 

 Oni faris la la fermentan radiatan trinkaĵon.

    Ĉiutage mastroj de la butikoj staris antaŭ sia butiko por akcepti la klientojn kaj persone preparis la manĝaĵojn. Fakte la pekinaj etmanĝaĵoj ne estas simplaj. Ili havas sian kulturon kaj signifon. Tiuj, kiuj naskiĝis kaj vivas en la urbo, ŝatas pekinajn etmanĝaĵon, ĉar la tre konataj gustoj tre facile vekas ĉe ili la infanecan memoron, tian senton ili trovas en “Jiumen”.

 

 

    Fermenta radiata trinkaĵo havas tre forte acidan guston, pro tio tiuj, kiuj unuan fojon trinkas ĝin, ne povas tuj ŝati ĝin, tamen post unu- aŭ du-foja provtrinkado oni alkutimiĝas al ĝia gusto kaj ekŝatas ĝin. Kutime pekinanoj prenas la fermentan radiatan trinkaĵon kun peklaĵoj kaj fritita faruna ringo, por ili tio estas aparta bongustaĵo.

 

 

    Spicita faruna kaĉo estas alia tradicia manĝeto de pekinanoj. Ĝi estas bongusta, flaveta, kaj delikata. Por konservi ĝian originalan guston, oni devas ĝin manĝi per kulero, sed neniel fari kirladon.

 

 

 

 

 

Spicita faruno

  Moĉio   Plado de Chen-butiko

 

    Ma-butiko vendas ŝafkapaĵon kaj lertas en la tranĉado. Oni per pli-ol-30-centimetra tranĉilo tranĉas la ŝafaĵon, la ŝafaĵ-pecoj estas maldikaj kaj diafanaj kiel papero. Kompreneble ili estas bongustaj,

 

 Ŝafaĵpecoj de Ma-butiko tranĉitaj delikate

  Fromaĝo de Pekino estas diferenca ol tiu de okcidentaj landoj. Estas mirinde, ke en Wei-butiko kiam oni malsuprenigas la tenejon de fromaĝo, ĝi ne falas. La fromaĝo bonodoras eliganta dolĉan laktan odoron kaj vinan aromon.

 

 Fromaĝo de Wei-butiko

 

    Ne nur pekinanoj sed ankaŭ alilokaj vizitantoj kaj vojaĝantoj venas gustumi la bongustaĵojn.

 

    Promenante en la antikveca kvardrata korto kaj gustumante la pekinajn manĝetojn, oni scias ne nur manĝajojn sed ankaŭ ilian kulturon. Vere bedaŭras tiuj, kiuj ne gustumis pekinan manĝeton, vizitinte la urbon.

 

    Adreso de “Jiumen-manĝetjo”: Xiaoyou-Hutong de Xicheng-distrikto, Pekino, najbare de malnova loĝejo de Song Qingling

 

    Tempo: 10:30 - 13:30 17:30 -21:30

 

    Elspezo: 4 Eŭroj pokape

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng