2011-10-12
 Wang Qishan kaj Alexander Zhukov en la subskriba ceremonio de la forumo |
La 10-an de oktobro inaǔguriĝis en Pekino la 6-a Ĉina-Rusa Forumo de Ekonomio, Industrio kaj Komerco. Ĉina vicĉefministro Wang Qishan ĉeestis la inaǔguron kaj faris parolon. La forumo kun la temo "Kunlaboro, kreivo kaj modernigo de ekonomio" estas kune aranĝita de la Ĉina Ministerio de Komerco kaj la Rusa Ministerio por Ekonomia Disvolvado. En la forumo partoprenis pli ol 500 personoj el la registaroj, regionoj, entreprenoj kaj financaj organizoj de la du landoj.
Antaǔ la inaǔguro Wang Qishan kaj Alexander Zhukov, rusa vicĉefministro, ĉeestis subskriban ceremonion de la forumo. Dum la forumo Ĉinio kaj Rusio subskribis 16 dokumentojn pri ekonomia kaj komerca kunlaboroj, kiuj kovras komercon, teknologian transigon, kunajn esploradon kaj produktadon, investon kaj ekspluaton de minaĵoj, kaj kies totala sumo superis 7 miliardojn da usonaj dolaroj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|