Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memore al la 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911 (I)
2011-10-12

WANG ZAIXI

 

    En la jaro 1911 eksplodis en Ĉinio la burĝa demokratia revolucio – Revolucio en la Jaro 1911 pro serioza koruptiĝo de la imperiestra kortego de la dinastio Qing (1644-1911), senbrida invado de imperiismo kaj kreskado de la nacia kapitalismo de Ĉinio. La celo de la revolucio estis renversi la tiranan regadon de la dinastio Qing, savi la nacion el danĝero de pereo, realigi la naciajn sendependiĝon, demokration, prosperiĝon kaj potenciĝon. La revolucio finis la imperiestran aŭtokratan sistemon, kiu superregis Ĉinion dum pli ol du mil jaroj. Ĝi estis granda revolucia movado kaj relative kompleta burĝa demokratia revolucio en la moderna Ĉinio kaj en politiko kaj penso ludis nesubtakseblan rolon por la liberigo de la ĉina popolo. La revolucio enradikigis la koncepton pri demokratio kaj respubliko en la korojn de la popolo.

 


Revolucia pioniro Sun Jatsen

 

    Ĉi-jare estas 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911. Ĉinoj de la du bordoj de Taiwan-markolo kaj en aliaj landoj memorigas la grandan historian eventon per diversaj manieroj kaj resumas la grandan influon de la evento al la disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de la ĉina socio en la pasintaj 100 jaroj. Okaze de tio ĉinoj kun profunda respekto rememoras la revoluciajn pionirojn kaj martirojn, kiuj brave batalis por releviĝo de la ĉina nacio. Sun Jatsen estas elstara reprezentanto de ili.

 

    Sun Jatsen, granda persono en la ĉina historio

 

    Sun Jatsen naskiĝis en 1866. Li lernis en Honolulu de Usono, Kantono kaj Hongkong de Ĉinio, servis kiel kuracisto en Makao kaj Kantono. En aǔgusto de 1905 li kunfondis en Tokio de Japanio la Ĉinan Revolucian Ligon kaj ellaboris burĝan revolucian programon "Forigi Qing-dinastion, fondi Ĉinan Respublikon kaj reguligi posedrajton de tero", prezentis la Tri Principojn de la Popolo "naciismo, demokratio kaj popola vivo". La plej valora heredaĵo postlasita de Sun Jatsen al la posteuloj estas liaj brila penso kaj senmorta spirito. Post la Revolucio en la Jaro 1911 Sun Jatsen elektiĝis kiel portempa prezidento. Li la unua elmetis la sloganon "Relevi kaj unuigi Ĉinion" kaj prenis naciajn prosperiĝon kaj potenciĝon kaj realigon de la ŝtata unuiĝo kiel siajn du grandajn celojn en la tuta vivo. Lia slogano esprimis dezirojn de la tiamaj ĉinoj,inkluzive de Taiwan-anoj. Informiĝinte pri triumfo de la Revolucio en la Jaro 1911 la Taiwan-anoj, kvankam en kolonia regado de japanoj, tre ĝojis kaj multfoje okazigis movadojn por "forigi japanojn kaj repreni Taiwan". En tiama duonkolonia kaj duonfeǔda ĉina socio kun neprogresinta amaskomunikila teknologio Sun Jatsen havis altan prestiĝon inter la ĉinoj kaj ricevis respekton de en- kaj eksterlandaj ĉinoj.

 

    Sun Jatsen estas granda nacia heroo. Estas lernindaj por ĉiam liaj nefleksebla revolucia volo, vasta vidpovo, praktikaj kaj inteligentaj ideoj kaj forta devkonscio pri potenciĝo de la nacio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng