La 25an de septembro, 2011, okazis la malferma ceremonio de Esperanto-kurso en la Biblioteko de Foshan, Guangdong-provinco, suda Ĉinio. La kurso estas gvidata de s-ro Aŭgusto Casquero el Hispanio. En la ceremonio gvidantoj de la Guangdong-a Esperanto-Asocio paroladis. Ĉirkaŭ tridek lingvo-lernantoj ĉeestis la malferman ceremonion.