65 personoj sin anoncis al Esperanto-Insulo en Ĉinio
2011-10-12
Laŭ informo el LKK de la aktivado Esperanto-Insulo, ĝis la 8-a de oktobro, 65 personoj el 15 landoj kaj regionoj sin anoncis al la renkontiĝo, inter kiuj 32 estas ĉinoj. La Esperanto-Insulo fakte estas vintra kampado pri Esperanto, kiu okazos inter januaro kaj februaro, 2012, en Hainan-provinco, Ĉinio. Aliaj detalaj informoj estas legeblaj en ĝia hejmpaĝo.