Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao kaj Vladimir Putin kune prezidis la 16-an Regulan Intervidiĝon de Ĉina kaj Rusa Ĉefministroj
2011-10-13

 

 

    La 11-an de oktobro ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj rusa ĉefministro Vladimir Putin interparolis en Pekino kaj kune prezidis la 16-an Regulan Intervidiĝon de Ĉina kaj Rusa Ĉefministroj.

 

    Ili sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj interrilatoj, pri regionaj kaj internaciaj situacioj, aǔdis raportojn pri laboroj de la Komisiono por Regula Intervidiĝo de Ĉina kaj Rusa Ĉefministroj, de la Komisiono por Energia Intertraktado de Ĉinio kaj Rusio, kaj pri tiuj de la Ĉina kaj Rusa Komisiono por Humana Kunlaboro, kaj faris dispozicion kaj gvidon por la dulandaj kunlaboroj en la venonta periodo. La dulandaj ĉefministroj subskribis "Komunan Komunikaĵon de la 16-a Regula Intervidiĝo de Ĉina kaj Rusa Ĉefministroj" kaj kune intervidiĝis kun raportistoj.

 

    Antaǔ la intervidiĝo Wen Jiabao aranĝis ceremonion por bonvenigi Vladimir Putin.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Sinjoro Miroslav Smyčka estas unu el la malmultaj profesiaj artistoj, kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng