Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La historio atestas...
2011-10-13


Ŝeraro en Suda Maro 
 

Filipina surteriga ŝipo en milita ekzercado 

 

    Lastatempe, senĉese okazis konfliktoj pro suvereneco de la Suda Maro de Ĉinio. Filipinoj kaj Vjetnamio okupis kelkajn insulojn de Ĉinio, kaj proklamis, ke tiuj insuletoj estas parto de ilia teritorio. Por tio, Vjetnamio eĉ faris militajn ekzercadojn. Al kiu apartenas efektive la suvereneco de tiuj insuletoj en la Suda Maro? Ni lasu la historion tion rakonti.

 

    I. Esplorado de la Suda Maro far ĉinoj jam antaŭ la kristana erao

 

    Jam la Unua Imperiestro de la dinastio Qin (221 a. K. -- 207 a. K.) 4-foje sendis homojn marveturi suden por krei novajn marnavigajn liniojn kaj fari ekspluatadon al insuloj de la Suda Maro. Kaj prauloj de ĉinoj komencis tie fiŝkaptadon kaj naviglinian komercadon kaj doni nomojn al la insuloj de la Suda Maro. En la dinastio Orienta Han (25 p. K -- 220 p. K.) ĉino Yang Fu verkis la libron Yi Wu Zhi pri estaĵoj en la Suda Maro, kiaj martestudoj kaj ĥelonioj. Kaj ankaŭ alia ĉino Kang Tai de la Regno Wu (222-280) skribis la libron Fu Nan Zhuan en kiu li rakontis pri la insularoj Xisha kaj Nasha, pri aspektoj kaj formiĝo de koralaj insuletoj en la Suda Maro. Poste, legeblas raportoj pri fiŝkaptado de ĉinoj en la Suda Maro.

 

    La plej argumenta atesto pri tiu ĉi historio estas la marnaviga gvidlibro Geng Lu Bu (libro pri navigaj linioj en la Suda Maro) cirkulanta inter lokaj fiŝkaptistoj de generacio al generacio. Tiu ĉi antikva libro notas direktojn de orientiloj kaj marnavigajn liniojn inter insularoj Xisha kaj Nansha, pli ol 70 nomojn de la insularo Nansha kutime uzitajn de lokaj fiŝkaptistoj kaj pli ol 100 marnavigajn liniojn inter la insuloj en la Suda Maro.

 

    En la dinastio Tang (618-907) la insuloj en la Suda Maro estis enmetitaj en la mapon de Ĉinio. En multaj libroj pri geografio skribitaj en la dinastio Song (960-1279) oni normigis la nomojn de diversaj insuloj en la Suda Maro, kiaj Shitang kaj Changsha. Kaj poste, regantoj en la centra Ĉinio pli kaj pli fortigis la administradon super la Suda Maro.

 

    En la dinastio Yuan (1271-1368), Ĉinio grandkvante desegnis mapojn kaj enmetis en la mapojn la insulojn de la Suda Maro kiel administraciajn regionojn. En la dinastio Ming (1271-1368) la kortega reganto starigis en la Suda Maro lokan unuecan administradan instancon, t. e. la prefektujo Qiongzhou sub la provinco Guangdong, kaj la insuloj en la Suda Maro estis administrataj de la prefektujo Qiongzhou. Tiam, Ĉinio jam havis detalajn registrojn pri navigaj linioj, marmapoj de la Suda Maro kaj ĝiaj diversaj insuloj. Ĝis nun ni ankoraŭ ne trovis aliajn dokumentojn pri la Suda Maro tiel detalajn kiel tiuj de Ĉinio, kaj tiuj dokumentoj servis kiel teknika bazo por Zheng He en marnavigado al okcidenta Pacifiko kaj al la Hinda Oceano.

 

    Profitante de la notoj faritaj de post la dinastio Song pri diversaj insuloj en la Suda Maro, Zheng He difinis siajn marnavigajn linion, tempojn kaj navigareon. En la jaroj inter 1405 kaj 1433 Zheng He kun pli ol 240 marŝipoj, kiuj portis 27400 soldatojn kaj ŝipanojn, sub sia gvido 7-foje marnavigis foren, kaj tio pluapaŝe antaŭenpuŝis ekspluatadon kaj utiligon de la Suda Maro de Ĉinio. La de ili postlasita Marnaviga Mapo de Zheng He estas rigardata kiel valora materialo eĉ nun.

 

    En la jaro 1867, la ŝipo Rifleman de Britio atingis la insularon Nansha. La ŝipanoj surbordiĝis al la insularo por preni akvon kaj faris mezuradon. Sen scii la nomon de la insularo, britoj demandis fiŝkaptistojn sur la insularo kaj interpretis, laŭ la respondo de la fiŝkaptistoj, la nomon de la insularo kiel "South China Sea" (sudĉinia maro). Tio montras, ke antaŭ surbordiĝo de britoj al la insularo de la Suda Maro en meza epoko de la 19-a jarcento, la insuloj jam portis la nomon donitan de ĉinaj fiŝkaptistoj. Kaj ankaŭ la fakto, ke tiu ĉi nomo longtempe uzata de la Okcidento, inkl. de Francio kaj ĝia kolonio Vjetnamio, atestas, ke la suvereneco super la Suda Maro sendube apartenas al Ĉinio.

 

    En la 19-a de majo 1909 la registaro de la dinastio Qing sendis suden 3 militajn ŝipojn Fubo, Chenhang kaj Zhenwei, kiuj ekveturis de la haveno Yulin sur la insulo Hainan. Kiam la ŝiparo proksimiĝis al la plej proksima insulo en la Suda Maro, Li Zhun, ĉefkomandanto de la mararmeo de Guangdong, donis al ĝi la nomon Fubo, hisis la flagon de Qing sur la altan maston, deklarante, ke "ekde nun la insulo estas parto de la teritorio de Ĉinio", kaj ordonis restigi reproduktajn ŝafojn kaj bovojn sur la insulo. Post tio, ili sinsekve surteriĝis sur aliajn 13 insulojn kaj donis al ili nomon respektive, starigis tie ŝtonan monumenton kaj hisis la flugon de Qing. Hodiaŭ sur iuj insuloj de Xisha videblas sovaĝaj bovoj kaj ŝafoj. Ili estas posteuloj de la bovoj kaj ŝafoj alportitaj de Li Zhun sur la insulojn en la jaro 1909.

 

    La supre menciitaj historiaj faktoj montras, ke en tre frua tempo, antaŭ la kristana erao, Ĉinio jam komencis esplori, ekspluati, utiligi kaj administri la Sudan Maron. Kaj poste malgraŭ ŝanĝiĝoj de epokoj de Ĉinio, ĉiuj aŭtoritatoj, ĉu la Ĉina Respubliko, ĉu la Ĉina Popola Respubliko, esprimas per vortoj kaj agoj, ke Ĉinio posedas suverenecon super la Suda Maro kaj super ĝiaj insularoj.

 

    II. Nediskutebla aparteno de suvereneco super la Suda Maro

 

    En la jaro 1933, la registaro de la Ĉina Respubliko starigis komisionon por ekzameni mapon pri maroj kaj tero. La komisiono speciale faris ekzamenon pri la nomoj de 132 insuloj en la Suda Maro kaj apartigis ilin al la insularoj Xisha, Zhongsha, Dongsha kaj Nansha. En aprilo de 1935 estis eldonita la Mapo pri diversaj insuloj en la Suda Maro de Ĉinio, en ĝi estas detale indikitaj la nomoj de diversaj insuloj en la Suda Maro, inkl. de la insularo Nansha. Mapo pri situo de diversaj insuloj en la Suda Maro eldonita de la tiama registaro en decembro de 1947 difinis, ke la 9 partoj da linioj servas kiel landlimo de Ĉinio en la Suda Maro. Ekde tiam Ĉinio firme konfirmas la liniojn en la Suda Maro kiel sian landlimon kaj la areon interne de la linioj kiel parton de la teritorio de Ĉinio.

 

    Longtempe post kiam la ĉina registaro oficiale eldonis la Maponpri situo de diversaj insuloj en la Suda Maro kun interrompaj linioj kiel landlimo en la jaro 1947, neniuj landoj de la mondo, inkl. de la landoj ĉirkaŭ la Suda Maro, prezentis malsaman opinion pri la mapo, kaj neniu registaro de la landoj najbare de la Suda Maro elmetis diplomatian intervenon pri tiu ĉi linio, kaj ĉiuj landoj per silento jesis la ekziston de tiu ĉi linio.

 

    Antaŭ la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Vjetnamio plurfoje deklaris en diversaj okazoj, ke ĝi komplete agnoskis la suverenecon de Ĉinio super la insularoj Xisha kaj Nansha, sed en la komenco de la 70-aj jaroj iuj landoj sinsekve komencis okupi iujn insuletojn de Ĉinio en la Suda Maro kaj neis ekziston de la interrompa linio. Vjetnamio, Filipinoj kaj Malajzio sinsekve ekspluatas senbride petrolon kaj naturan gason en la maro de Ĉinio kaj en ekonomia areo apartenanta al Ĉinio. Post sia unuiĝo en la jaro 1975, Vjetnamio tute ŝanĝis sian pozicion kaj ekpostulis suverenecon super la insularoj Xisha kaj Nansha. Ĝis nun, Vjetnamio jam okupis 29 insulojn de Ĉinio.

 

    En la jaro 1968, la Ekonomia Komisiono de Azio kaj Ekstrema Oriento de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton, kiu malkovris, ke en la orienta kaj suda partoj de la insularo Nansha riĉas je petrolo kaj natura gaso. La publikigo de tiu ĉi raporto surprizis la landojn ĉirkaŭ la Suda Maro, kaj la Suda Maro eĉ estis rigardata kiel la dua Persa Golfo en iom da tempo. Evidente, la konflikto pri la Suda Maro estiĝis pro gajno de naturaj resursoj.

 

    En la Suda Maro estas natura birda fekaĵo, kiu indas esti ekspluatita, kaj krome tie abundas ankaŭ je fiŝoj, kaj en la fundo de la maro estas granda kvanto da petrol-gasa resurso kaj mintavoloj. Puŝitaj de gigantaj interesoj, iuj landoj najbare de la Suda Maro ekokupis insulojn de Ĉinio en la Suda Maro, malgraŭ la fakto, ke la suvereneco super la Suda Maro ĉiam apartenas al Ĉinio en la historio.

 

    La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Vjetnamio prenis kiel ateston klarigon de mapo el la Kolektode mapoj en ebena figuro pri suda Ĉinio kompilita de intelektulo Du Bo. En la kolekto estas menciita a strip of yellow sand (Zono de Flava Sablo), kaj Vjetnamio prenas ĝin por la insularo Flava Sablo sen atesto, kaj poste konfuzis ĝin kun la insularo Nansha de Ĉinio. Post detala esploro pri la atestoj, oni facile rimarkis, ke strip of yellow sand en historiaj materialoj de Vjetnamio temas pri insuletoj kaj sablaj benkoj ĉe marbordo en centra parto de Vjetnamio, tio havas neniun rilaton kun la insularoj Xisha kaj Nansha de Ĉinio.

 

    Malajzio, sen ajna historia dokumento, publikigis en la jaro 1979 novan mapon, kaj por la unua fojo oficiale metis en sian mapon iujn insulojn en la suda parto de la insularo Nansha. Je la vidpunkto de historia esploro, oni ne povas pruvi, ke iu ajn lando iam aktivis en la Suda Maro, sen atesto de materialaj notoj kaj realaj objektoj.

 

    Pri la invado de Filipinoj al la insulo Huangyan, Ĉinio havas fortan ateston por pruvi, ke la insulo Huangyan estas parto de ĝia teritorio. Ĉinio estas la lando, kiu plej frue trovis la insulon Huangyan. En la jaro 1279, ĉina astronomo Guo Shoujing sendita de la unua imperiestro de la dinastio Yuan (1260-1294 sur la trono) jam faris sondadon pri la insulo Huangyan en la Suda Maro. La maro ĉe la insulo Huangyan estas tradicia fiŝkaptejo de ĉinaj fiŝkaptistoj en la Suda Maro. En januaro de 1935 la insulo Huangyan estis enmetita en la ĉinan mapon. En la Mapo pri situo de la insuloj en la Suda Maro eldonita ĉe la fino de la jaro 1947, la insulo Huangyan estas interne de la interrompaj linioj, kiuj funkcias kiel historia kaj laŭleĝa landlimo. Ĉinio havas suverenecon super la insuloj, rifoj, malprofundaĵoj, sablaj benkoj interne de la interrompaj linioj. En la jaro 1983 la Normaj nomoj de iuj insuloj en la Suda Maro de Ĉinio sankciita de la Komisiono pri Loknomoj de Ĉinio difinis la nomon de la insulo per Huangyan.

 

    Laŭ historia atesta esploro, antaŭ tre longe prosperis jam en Ĉinio popolaj naŭtiko kaj marnavigado. Kompare kun tio, fiŝkaptistoj de Vjetnamio, Filipinoj kaj aliaj landoj uzis ankoraŭ pirogojn la plej primitivajn. Kvankam Filipinoj distancas de la insularo Nansha je nur 165 marmejloj, sed oni tute ne povis navigi malproksimen per filipinaj pirogoj, kiuj taŭgas nur por fiŝkapti en proksima maro. Tio montras, ke kiam fiŝkaptistoj de la dinastio Ming veturis al la insularo Nansha por kapti fiŝojn, ili vidis neniun homon el landoj ĉirkaŭ ĝi.

 

    La Suda Maro ĉiam estas parto de la teritorio de Ĉinio, tion pruvas kaj la historio kaj la leĝo. Super la Suda Maro Ĉinio havas suverenecon. Vizaĝe al la konfliktoj pri la Suda Maro, Ĉinio, en konsidero pri la paco kaj amikeco, prezentis la proponon“La suvereneco apartenas al Ĉinio, oni flanklasu la konfliktojn kaj kune ekspluatu sur la insularoj”, kun espero tra paca intertraktado solvi kune kun koncernaj landoj la konfliktojn pri la Suda Maro. Tio montras la sinceran deziron de Ĉinio por solvi la problemon kaj ĝian bonan intencon por eviti la konflikton

 

Redaktoroj: Chen Rujia kaj Wang Lihua

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng