Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Statistiko pri la instruado de Esperanto
2011-10-14

 

 

    Mi deziras atentigi vin pri tio, ke en edukado.net ekzistas detala monda statistiko pri la lernejaj kaj movadaj kursoj de Esperanto.

 

    Mi invitas vin trastudi tiujn ĉi paĝojn.

 

    Laŭ ĝi momente ekzistas entute:

    35 movadaj kursoj en 15 landoj kun 1415 kursanoj kaj

    23 lernejaj kursoj en 15 landoj kun 1018 kursanoj

 

    Gvidantoj de la listo pri movadaj kursoj:

    • laŭ kvanto de kursoj: Francio (12), Brazilo (4)

    • laŭ kvanto de kursanoj: Germanio (534) kaj Rusio (500)

 

    Gvidantoj de la listo pri lernejaj kursoj:

    • laŭ kvanto de kurso: Germanio (4), Ĉinio (3)

    • laŭ kvanto de kursanoj: Sud-Koreio: (390) kaj Slovenio (150)

 

    Vi povas vidi grafikaĵojn pri la listigo de la kursoj, laŭ aĝo, niveloj, taksado, metodoj, laŭlanda kvanto de lernantoj, laŭlanda kvanto de kursoj kaj ankaŭ pri la uzataj lerniloj.

 

    Bedaŭrinde la listo estas mizerega, se ni konsideras la tutmondan situacion. Pro manko de informoj ĝi tute ne taŭgas por plena informado pri la situacio de la instruado de Esperanto. Nenie ni povas fieri pri la atingaĵoj, argumenti pri la disvastiĝeco de Esperanto - kio fakte estis unu el la ĉefaj celoj kiam ni farigis tiun sistemon. Ankaŭ tio ne helpis ĝis nun, ke ILEI konsideras la liston oficiala kaj ne pretigos propran sed petis siajn membrojn registri siajn kursojn ĉi tie.

 

    Edukado.net kreis la teknikan eblon por ke la kolegoj povu raporti pri sia laboro, fari tion en bela kaj moderna maniero, ĉiam alĝustigebla, aktualigebla, sur mondmapo bele prezentata. Bedaŭrinde eluzas ĝin nur dudeko da kolegoj, kaj ni dankas ilin tutkore.

 

    Serĉi kursojn eblas ĉe: http://edukado.net/kursejo;

 

    Anonci kurson kaj kursgvidanton: ĉi tie .

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng