Malfermiĝis en Hangzhou la 4-a Festivalo de Ĉinaj Popolaj Artistoj
2011-10-14
Arboradika skulptaĵo el kamforarbo farita de Chen Minghu el Taiwan
Prezento de popolaj artistoj el Shanxi-provinco
La 12-an de oktobro malfermiĝis en Hangzhou, Zhejiang-provinco de Ĉinio, la 4-a Festivalo de Ĉinaj Popolaj Artistoj. Dum la festivalo pli ol 200 artistoj el diversaj lokoj de Ĉinio eksponas siajn pli ol 2 mil metiartaĵojn kaj prezentas sian lertecon por ĉinaj kaj fremdlandaj vizitantoj.