Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
edukado.net estas bonfara fondaĵo -- deklaris la nederlanda impostservo
2011-10-14

 

    Ni informas vin ke la Fondaĵo edukado.net ricevis de la nederlanda ŝtato tre pozitivan kaj valoran oficialan agnoskon pri tio, ke ĝi estas ANBI-organizaĵo, kiu celas la ĝeneralan socian bonfarton.

 

    La konsekvenco de tiu agnosko estas, ke

 

    1) donacintoj ekde januaro 2010 sian donacon rajtas subtrahi el sia imposto

 

    2) edukado.net ne bezonos pagi imposton post heredita sumo

 

    3) se edukado.net subtenas nederlandan organizaĵon aŭ privatulon, tiu ne bezonas pagi imposton pri tiu sumo

 

    4) en certaj cirkonstancoj edukado.net rajtas laborigi nederlandan volontulon kies laboron la ŝtato pretas pagi, kaj tiun pagon la persono rajtas gardi por si mem aŭ sen impostdevoj pludonaci al la fondaĵo.

 

    Tiuj tre bonaj novaĵoj povus helpi en la laboro kaj projektoj de edukado.net, kondiĉe ke troviĝos nederlandanoj kiuj emas kaj povas partopreni en la listigitaj kaj favore traktataj agoj.

 

(el edukado.net)

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng