Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Prelego pri Erasmo en la reta kinejo
2011-10-17

    En la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 14-an de majo 2011 d-ino Věra Barandovská-Frank prelegis pri la granda humanisto Erasmo de Roterdamo. La temo de tiu Malferma Tago estis elektita omaĝe al la 500-a datreveno de la plej fama verko de Erasmo, Laŭdo de l' stulteco. Esperanta eldono de la verko, tradukita de Gerrit Berveling, aperis en 1988.

 

    La prelego de d-ino Barandovská-Frank estas nun spektebla en tri partoj en la Reta Kinejo de UEA: http://www.vimeo.com/album/1712870.

 

    Per la Erasmo-filmo la Reta Kinejo de UEA komencas transiron el sia ĝisnuna loko en Ipernity al Vimeo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng