Aviadilo Airbus 380 atingis la internacian flughavenon de Pekino.
Matene de la 15a de oktobro aviadilo Airbus 380, la unua aĉetita de la Suda Aerkompanio, atingis la internacian flughavenon de Pekino. La aerkompanio estas la unua en Ĉinio kaj la sepa en la mondo, kiu funkciigas Airbus 380, ĝis nun la plej granda civila aviadilo.
La unua flugo de tiu ĉi aviadilo estis de Pekino al Kantono en la 17a de oktobro.