2011-10-18
 Floto gvidata de la patrolŝipo eniras en la dokon Guanlei. |
La 16-an de oktobro 11 kargoŝipoj kaj ĝiaj 78 ŝipistoj restadantaj en Tajlando revenis al Ĉinio. Sub eskortado de ĉinaj policaj patrolŝipoj, ili atingis la dokon Guanlei de la Xishuangbanna-a Taj-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La kargoŝipoj kaj ŝipistoj restadis en Chiang Saen, Tajlando, pro la evento, ke antaŭ kelkaj tagoj ĉinaj ŝipistoj estis atakitaj kaj mortigitaj en la akvoareo Mekongo.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|