Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Unuafoja sen-elektrohalta laborado sur elektroenergia reto kun +660kV en Ĉinio
2011-10-19

 

Laborantoj riparas la reton sur la alttensiaj dratoj de +660kV 

 

    La 17-an de oktobro en Louzhuang-vilaĝo de Pingyuan-gubernio, Shandong-provinco, Ĉinio, laborantoj de Shandong-a Korporacio pri Alta-tensia Elektro sub la Ĉina Ŝtata Elektroenergia Reto suprengrimpis sur la ferturon de elektroenergia reto je alteco de 56 metroj, tie ili laboradis sur la elektraj dratoj portantaj tensiojn de +660kV. Tio estas la unua fojo en la mondo, ke oni laboradis sur alttensiaj dratoj de +660kV altaj super la tero.

 

    La sukcesa plenumado de la tasko donas teknikan subtenon por tutflanka malfermo de laboroj sur kontinuakurente elektroportanta drato, kaj la sukceso rimarkis la novan paŝon en konstruado de inteligenta elektroenergia reto.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng