2011-10-20
La 17-an de oktobro solene inaŭguriĝis en Nanning, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, Ĉinio, la Kvara Cerbara Strategia Dialoga Forumo de Ĉinio kaj ASOAL (Asocio de Sud-orientaj Aziaj Landoj). La forumo altiris al si fakulojn kaj klerulojn el diversaj cerbaraj organizoj ĉinaj kaj alilandaj. En la forumo ili diskutis pri unujariĝo de libera negoca areo, disvastigado de kunlaboroj de Ĉinio kaj ASOAL-membroj en politiko, ekonomio kaj kulturo, kaj pri profundigo de transregionaj kunlaboroj en diversaj kampoj por realigo de komunaj disvolviĝo kaj prospero.
La forumo invitis ankaŭ direktorojn de 10 provincaj kaj urbaj soci-sciencaj akademioj de Ĉinio kun la celo realigi kombinadon de cerbaroj altrangaj kaj lokaj, akceli partoprenon kaj kunlaboron de provinc- kaj urb-nivelaj organizoj al politikoj de ASOAL, por ke la forumo donu plimultajn ŝancojn al diversaj regionoj kaj plidisvastigu sian influon.
Redaktoroj: Liu Sikong k Chen Ji
|