2011-10-21
La 23an kaj la 24an de septembro 2011 en Ufa, la ĉefurbo de Baŝkortostano (en Ruslando) okazis la Unua Lingva Festivalo sur la baŝkira tero. La amasa aranĝo pasis solide kaj impone. Estis riĉa kleriga programo: 88 prezentantoj konigis 42 lingvojn al la vasta inteligenta publiko.
En la festivalo partoprenis tri spertaj kaj unu komencanta esperantistoj: Nina Cvileneva, Nikolao Ŝigajev, Gafur Gazizi kaj Diana Mironova – la ĉefa kunorganizantino de la Unua Lingva Festivalo en la ĉefurbo de Baŝkortostano.
La festivalon protektis la Ministerio de Klerigo de Baŝkortostano, Baŝkortostana Unesko-komitato, kaj la "gastiganto" de la festivalo – Baŝkortostana Ŝtata Universitato.
La festivalo plaĉis al multaj partoprenintoj, kaj estis decidite ke la lingvaj festivaloj estu tradiciaj ankaŭ en Baŝkortostano.
(Gafur Gazizi)
(el La Balta Ondo)
Redaktoro: Niu Xueqin
|