Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Moskvo: Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona Kultura Centro
2011-10-21

 

    La 9an de oktobro en la Usona Kultura Centro, situanta en la Fremdlingva Biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva Junulara Esperanto-Klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo.

 

    La direktoro de la centro Kore Gleason kaj la vicdirektoro Irina Ĉernenjkaja vizitis nian 5an festivalon kaj proponis okazigi lingvan festivaleton en la Usona Kulturcentro, ĉar en Usono loĝas tiom da popoloj, ke ajna prezentota lingvo certe troviĝos en la landaro. Niaflanke, ni petis ĉiun lingvoprezentanton mencii en sia rakonto la staton de la koncerna lingvo en Usono.

 

    Post la malfermo kaj salutvortoj Miĥail Derbasov rakontis pri la Eŭropa Tago de Lingvoj, kaj Kore Gleason angle prezentis la lingvan situacion en Usono. Nikolao Gudskov prelegis pri Esperanto en Usono. Oleg Ĉajka kantis en Esperanto.

 

    Poste sekvis tri serioj da lingvaj prezentoj, po tri lingvoj en ĉiu:

 

    1) Esperanto, la franca kaj la latva

 

    2) La rusa, la kartvela, la cigana

 

    3) La pola, la hispana kaj daŭre la kartvela.

 

    Dum la prezentadoj okazis tradicia gustumado de elitaj ĉinaj teoj. En granda paŭzo tre vigle pasis lingva kvizo de Miĥail Ĥaminskij.

 

    Fine de la festivaleto estis enmanigitaj diplomoj, kaj la programon finis diverslingva koncerto. La etoso estis tre kora, malstreĉa kaj pozitiv-plena.

 


La festivaleto en la Usona Kulturcentro allogis ĉ. 160 homojn (Fotis Irina Gonĉarova)

 

    La festivaleto gastigis ĉirkaŭ 160 homojn, inter kiuj estis multaj unuafojaj vizitantoj de la Usona Centro kaj de la Lingva Festivalo. Unu el ili skribis al mi: "La unuan fojon mi vizitis Lingvan Festivalon, kaj min simple surprizegis la amika etoso. Ĉio faritis kun tioma sindono, tioma inspiro... Fantaste! Grandan dankon al vi pro la organizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj!"

 

    La plej grava atingo estas la novaj amikoj de la Lingvaj Festivaloj, do, novaj eventualaj organizantoj, kaj, certe, la firmiĝo de la interrilatoj kun la Usona Kultura Centro – ja evidentas, ke ni emas kunlabori pli kaj pli.

 

    (Irina Gonĉarova)

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng