Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto - senespera projekto?
2011-10-24

    Hartmut Haberland, docento pri germana kaj ĝenerala lingvistiko ĉe la universitato de Roskilde, Danio, ĉisemestre proponis la temon "Esperanto - senespera projekto?" en la internacia studprogramo. Por ke la studentoj sciu, pri kio ili okupiĝas, li ekzamenis la eblojn lasi ilin trairi bazan kurson pri Esperanto. Kadre de tio li demandis min, ĉu mi pretus instrui dum tia kurso. Tion mi kompreneble volonte akceptis. La 6-an de oktobro okazis la unua 90-minuta leciono el entute 6 kun 7 studentoj, kromaj 3 forestis pro malsano. Pro la mallonga tempo inter la universitata asigno kaj la unua leciono ne ĉiuj interesitoj povis esti rektatempe informitaj pri tempo kaj ejo de la unua leciono. Por la venonta kunveno ni atendas preskaŭ duobligon de la nombro de partoprenantoj.

 

(Kontribuis Peter Weide)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng