2011-10-24
 Dramo "Guo Mingyi", ĉina laborista modelo |
Inter la 15-a kaj 18-a de oktobro okazis en Pekino la Sesa Plena Sesio de la Deksepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.
La plena sesio elmetis, ke disvolvi kulturan industrion estas grava vojo por kontentigi diverspecajn spiritajn kaj kulturajn postulojn de la popolo en la kondiĉoj de la socialisma merkata ekonomio. En tio oni nepre devas insisti pri metado de la sociaj interesoj en la unua loko kaj kunligi la sociajn interesojn kun la ekonomiaj profitoj, akceli grandpaŝan disvolviĝon de kultura industrio kaj doni gravan subtenon al antaŭenpuŝado de la scienca disvolvo. Oni devas konstrui la modernan kultur-industrian sistemon kaj formi la kultur-industrian strukturon, en kiu publika posedsistemo okupu ĉefan parton kaj pluraj posedsistemoj kune disvolviĝu, kaj samtempe antaŭenpuŝi la kreivecon kulturan kaj sciencan kaj grandigi kulturan konsumadon.
Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji
|