2011-10-25 Dum la 97-a UK en Hanojo okazos la 64-a sesio de Internacia Kongresa Universitato.
UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@huji.ac.il, ĝis 2012-01-31.
Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de la IKU, kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).
(El "Esperanto")
Redaktoro: Liu Zijia
|