Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ambasadorejo en Tajlando kunvenis por memorigi la 100-jariĝon de la Revolucio en 1911
2011-10-25


Partoprenantoj de la kunveno prezentas bukedon al la portreto de Sun Jat-sen sur la strato nomumita per lia nomo en Tajlando. 

 

de YU XIANLUN*

 

    Lastatempe la ĉina ambasadorejo en Tajlando solene kunvenis por memorigi la 100-jariĝon de la Revolucio en 1911 kaj Sun Jat-sen, kiu multe kontribuis al la revolucio.

 

    Guan Mu, ĉina ambasadoro diris, ke Sun Jat-sen kaj liaj sekvantoj lanĉis la faman revolucion por sendependeco, demokratio kaj prosperiĝo de la lando, kaj por savi la popolon el pereo. La revolucio faligis la regadon de la dekadenca Qing-dinastio, finis la feŭdan reĝimon superregantan en Ĉinio 2000 jarojn kaj starigis la unuan demokratian respublikon en Azio.

 

    Guan Mu diris, ke siatempe, kiam Ĉinio estis en malriĉeco kaj postiĝo, falis en enlandan tumulton kaj eksterlandan agreson, Sun Jat-sen estis la unua persono, kiu elvokis la sloganon "prosperigi Ĉinion". Li alvokis, ke Ĉinio iru sur la vojon kun siaj propraj trajtoj surbaze de la unuigo de nacio, teritorio, militaj aferoj kaj politiko, enlanda administracio kaj financo, kondiĉe de scienco, eduko kaj kulturo, prenante la industriigon kiel centron kaj demokratian politikon kiel levilon. Li en sia libro "Projekto pri Respuliko" montris sian grandiozan projekton pri konstruado al la lando, kaj lasis al la posteuloj multajn siajn antaŭvidajn pripensojn.

 

    Guan Mu diris, ke al la Revolucio en 1911 ĉindevenoj loĝantaj en aliaj landoj faris neforigeblan kontribuon, kiel diro de Sun Jat-sen, "elmigrintaj ĉinoj estas la patrino de la Revolucio, sen ili ne troviĝas la Revolucio." Li diris, ke ĉindevenoj loĝantaj en Tajlando ĉiam zorgas pri la hejmlando. Antaŭ la revolucio Sun Jat-sen kelkfoje venis al Tajlando por tie diskonigi la revolucion, kolekti fonduson, kaj disvolvi revolucian forton. Li gajnis fortan subtenon de tieaj ĉinoj. La sukceso de la Revolucio en 1911 plenigis la korojn de la ĉinoj en Tajlando je ĝojo kaj je entuzismo, ili, influitaj de patriotismo de Sun Jat-sen, konstante kontribuis siajn sagecon kaj forton al la revolucio, konstruado kaj reformado de Ĉinio en diversaj periodoj.

 

    Guan Mu diris, ke post la Revolucio en 1911 okazis en Ĉinio grandaj ŝanĝiĝoj. Ĉinoj post klopodo plenumis la historiajn taskojn savi la nacion el pereo kaj liberigi la popolon el malriĉeco, malforteco kaj el subpremado de aliaj landoj. Post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, precipe en pli ol 30 jaroj depost la reformado kaj pordo-malfermo, rapide disvolviĝis ĉinaj ekonomio kaj socio, evidente pliboniĝis la popola vivo, pli kaj pli altiĝis la pozicio de Ĉinio en la internacia komunumo.

 

    Guan Mu diris, ke s-ro Jat-sen siatempe kelkfoje emfazis, ke unuigo de Ĉinio estas la deziro de ĉiuj ĉinoj, la lastaj ĝuos la feliĉan vivon nur post unuiĝo de la lando, kaj oni ne povis diri, ke la revolucio sukcesis antaŭ ol unuiĝo de la lando. Hodiaŭ la rilatoj inter la ĉeftero de Ĉinio kaj ĝia provinco Taiwan havas gravan kaj pozitivan evoluon, interŝanĝoj de la du flankoj iom post iom profundiĝis, ilia interkomunikiĝo tage-post-tage intimiĝis kaj ilia reciproka konfido pli kaj pli fortiĝis. La popolanoj de ambaŭ bordoj de la Taiwan-a Markolo devas aktive agadi por akceli la pacan disvolvon de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj antaŭenpuŝi la paŝojn de paca unuiĝo de la ĉina nacio, kaj devas daŭre klopodi por realigi unuigon de la ĉina popolo kaj prosperon de la ĉina nacio.

 

    Ĉeestis la kunvenon pli ol 500 personoj, inkluzive de delegitoj de ĉindevenoj loĝantaj en Tajlando, tiuj de ĉinaj organizoj kaj laborantoj de la Ĉina Amabasadorejo en Tajlando.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

* La aǔtoro estas vicprezidanto de la Asoco por Interrilatoj de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo.

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng