Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ruslando: Nova estraro de la landa asocio
2011-10-26

 

 

    Unu el la gravaj programeroj de la Rusia Esperantista Kongreso, okazinta de la 20an ĝis la 23an de oktobro en Ĉeboksary (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio), estis la konferenco de REU -- la landa Esperanto-asocio de Ruslando. Malgraŭ la antaŭkongresa kritiko, kiun la prezidanto de REU, Grigorij Arosev, ricevis pro sia artikolo. Kio estas la reala trezoro de REU unue aperinta en nia retejo http://sezonoj.ru/2011/09/arosev/, la konferenco reelektis lin kiel la prezidanton.

 

    La nova estraro de la asocio estas kvinpersona. Ĝin konsistigas tri membroj el la antaŭa estraro: Grigorij Arosev (prezidanto, Moskvo), Jurij Karcev (Uljanovsk), Svetlana Smetanina (Moskvo); kaj du novaj estraranoj: Irina Goncarova (Odincovo, Moskva regiono) kaj Arina Osipova (Jekaterinburg). Tri el la ses pasint-mandataj estraranoj ne reelektiĝis: Vladimir Bespalov (Soĉi), Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), Darja Obrazcova (Sankt-Peterburgo).

 

    En la nuna estraro plimultas ĉefurbanoj (tri moskvanoj kaj du provincanoj) kaj virinoj (tri virinoj kaj du viroj). Mankas siberianoj kaj peterburganoj.

 

    Pliaj informoj pri la kongreso aperos post kelkaj tagoj.

 

(el "La Balta Ondo")

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng