2011-10-26
Ĵus eldoniĝis kvar diskoj de fabeloj de Hans Christian Andersen, esperantigitaj de Zamenhof. La fabeloj estas voĉlegitaj de sinjoro Zhao Jianping, parolisto de Esperanto-sekcio el Ĉina Radio Internacia. La nove eldonitaj kvar diskoj estas parto de la serio de fabeloj de Hans Christian Andersen, kaj la ceteraj sinsekve eldoniĝos.
Dana verkisto Hans Christian Andersen famas pro verkado de fabeloj, kiuj estis tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis diversajn teatraĵojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĵojn. Ekzemple estas multe konataj "La knabineto kun la alumetoj", "La virineto de maro", "La princino sur pizo" kaj aliaj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|