Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kafejoj en hutong-oj de Pekino
2011-10-26

de TONG QIMING

 

    Menciante Pekinon, oni ne povas forviŝi hutong-ojn (stratetoj) el la memoro. Kiam paliĝas aromoj de teo kaj arbofolioj en kvadrataj kortoj kaj malaperas el la memoro ŝvebantaj kolomboj kaj agrablaj sonoj de fajfiloj en matenkrepusko, ankoraŭ ĉarmas la hutong-aj apartaj trajtoj. Disvolvo de urbanigo ŝanĝis aspekton de multaj hutong-oj kaj transloĝigis maljunulojn el hutong-oj al komfortaj etaĝdomoj. Hodiaŭ ankoraŭ restas kelkaj hutong-oj ĉe piedo de la murego de la imperiestra urbo, kie oni povas trovi historiajn spurojn. Vespere multaj bufedejoj kaj kafejoj ĉe la stratoj forigas solecon de la nokto.

 

    Kafejo Pigo

 


Fasado de la Kafejo Pigo 

 

    Multaj homoj iam vizitis, kredeble, la malnovan Kafejon Pigo situantan en la Suda Strato Gongoj kaj Tamburoj. Ĉi tie temas pri ĝia filio troviĝanta en la Strato Guozijian. Sur ĝia fasado rigardanta al strato estas giganta vorto "feliĉo" kaj bildo pri fluganta pigo. La kromnomo de la kafejo estas "Zha Zha", kiu signifas pepadon de la birdo.

 

    Enirinte en la Kafejon Pigo oni estas tuj kaptita de la vorto "feliĉo" en pluraj komikaj formoj kaj en ruĝa koloro sur flava fono. Krom la granda vorto "feliĉo" pendanta de sur trabo kaj la bildo pri pigo sur muro, en tiu ĉi kafejo ne estas aliaj ornamaĵoj, kaj ĉio ĉi tie montras simplecon kaj laŭvolemon. En la ŝranko ĉe la okcidenta muro troveblas diversaj ludiloj kaj amuzaj instrumentoj. Probable, la mastro estas homo kun infana naiveco.

 

    En la malgranda kafejo staras lignaj tabloj, apud kiuj sidas sofoj. Sur lignaj seĝoj estas kotona matraco kaj bambua mato. Malferminte la kajeron pri menuo, oni legas sur la unua paĝo: En profunda strato sin sternas asfaltita vojo, apud muro el bluaj brikoj staras maljuna soforo; sur malnovaj tabloj estas libroj iom difektitaj pro ofta foliumado, en la kafejo aŭdiĝas agrabla muziko kaj allogas ludiloj de infanoj; sub la ĉielo de pigo ĉarmas kaj printempa mateno kaj frua aŭtuno; jen, tio estas nia vivo ordinara.

 

    Adreso: N-ro 76, strato Guozijian, distrikto Dongcheng, Pekino;

 

    La kotizo por unu persono estas 30 juanoj.

 

    Bufedejo Yi'er de Familio Fang

 


En la Kafejo Yi'er de Familio Fang 

 

    En la malgranda bufedejo Yi'er de Familio Fang kolektiĝis ĉiuj romantikaj elementoj, kaj tie la klientoj povas ĝui privatajn manĝaĵojn, koktelon aparte preparitan, prezentadon de artistoj kaj servadon sur teraso. Malfacile imageblas, ke en tiel mallarĝa strato funkcias tia bufedejo.

 

    La ornamo de la bufedejo Yi'er havas apartan trajton. En la unua etaĝo strikte staras scenejo kaj bufedo. En la bufedejo kun ruĝaj muroj kaj nigra tegmento ekrano en klasika stilo dividas la internan spacon en malsamajn areojn. Malsame ol aliaj malgrandaj bufedejoj, kiuj ĝenerale liveras al la klientoj italajn spagetojn, pizza-ojn kaj frititajn terpomajn striojn, ĝi servas al la klientoj ĉefe per ĉinaj manĝaĵoj.

 

    La spaco de la dua etaĝo estas pli granda. La bambuaj kurtenoj pendantaj de sur la fenestroj donas iom da mistero. En tiu tago, kiam mi iris reporti la bufedejon, tie okazis malgranda aŭkcio pri metiartaĵoj kaj pentraĵoj kun la negoca prezo je 100-200 juanoj. Ĉirkaŭsidis tie ĉinoj kaj alilandanoj kvazaŭ amikoj amuziĝantaj. Intertempe, la mastro provizis la klientojn per fruktoj, trinkaĵoj kaj etmanĝaĵoj. En la ĉambro sonis gajaj ridoj.

 

    La teraso supre de la dua etaĝo kun 4-5 tabloj kaj seĝoj faritaj el liano kaj lulseĝo apude, precipe la prospera plantaĵo en granda vazo donas pli densan koloron al la bufedejo.

 

    Adreso: N-ro 12, Fangjia-hutong, strato Yonghegong, distrikto Dongcheng, Pekino;

 

    La kotizo por unu persono estas 50 juanoj.

 

    Bufedejo Kuŝanta Kato

 

    La ligna ŝildo super la pordo de la Bufedejo Kuŝanta Kato, modelo de nigra kato ĉe ekstera muro kaj la pendanta bazloka slogano donas grandan vivipovon al la bufedejo.

 

 
La Bufedejo Kuŝanta Kato

 

    La bufedejo estas longa kaj mallarĝa, kies formo ege similas al kuŝanta kato. La ornamo de la bufedejo estas modesta. Ĉirkaŭ komforta sofo estas kelkaj metiartaĵoj kun diversnaciaj trajtoj, kaj la muro -- plena de fotoj pri diversaj prezentadoj. La flavaj muroj kaj sofoj en la norda ĉambro faris la lokon pli simila al kafejo. Nur post kiam oni grimpas laŭ ŝtupoj kaj sin turnas maldekstren, oni vidas la scenejon kaj bufedon kun nigra kaj ruĝa fonoj, multkolorajn lampojn pendantajn.

 

    La Bufedejo Kuŝanta Kato sin lokas en malgranda loĝdomo, kie prezentadon donis jam modaj kaj famaj orkestroj. La bufedejo estis malfermita antaŭ nelonge. La mastro de la bufedejo okazigis diversajn aktivadojn por allogi al si klientojn. Li esperas fari la bufedejon Blues Klubo cento-po-centa.

 

    Adreso: N-ro 46, Fangjia-hutong, distrikto Dongcheng, Pekino;

 

    La kotizo por unu persono estas 50 juanoj.

 

    Kafejo Xiuguan

 

    Post vizito al la Templo Yonghegong, plej bone estas iom ripozi en la kafejo Xiuguan, kiu donas impreson pri antikveco kaj klasikeco.

 


Antaŭ la Kafejo Xiuguan 

 

    La ornamo de la kafejo estas en la stilo cento-po-cente ĉina. Ekster la domo estas porĉo en klasika stilo, la pentraĵoj sur la plafono portas densan koloron de religio, sur la muroj estas tapiŝoj kaj ornamaĵoj kun antikveca koloro, portretoj de 11 imperiestroj de la dinastio Qing bonorde pendas sur unu muro, kaj eĉ bufedo estas en la stilo de antikva lito de Ĉinio. La tabloj kaj seĝoj ĉiuj estas lignaj en malhela koloro kaj kun klasikaj gravuraĵoj, super la tabloj pendas lampoj kun milda lumo. Tie oni sentas sin kvazaŭ en malgranda templo.

 

    La Kafejo Xiuguan provizas la klientojn per la kafo kun marko "Illy", kies gusto estas ege bona kaj origina, ĝuste pro tio alilandanoj tre ŝatas sidi ĉi tie por ĝui la kafon kaj pejzaĝon. La kafejo liveras kafon varman kaj malvarman.

 

    La mastro de la kafejo estas tre afabla. Li bredas katon, kies nomo estas Tom. Ĝi emas promenadi en la strato. Laŭdire ĝi estas la plej potenca kato en la loko, kaj eĉ hundoj iom timas ĝin. Sidante sub arbo kun taso da kafo, oni kvazaŭ fuĝis el la bruo de la urbo, kaj povas ĝui silenton en momento.

 

    Adreso: N-ro 25, strato Guozijian, distrikto Dongcheng, Pekino;

 

    La kotizo por unu persono estas 30 juanoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng