Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina-EU-a Socia Administra Forumo '2011 okazis en Pekino
2011-10-26

 

 

    La 24-an de oktobro okazis en Pekino Ĉina-EU-a Socia Administra Forumo '2011. Ma Kai, konsilanto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj direktoro de la Ŝtata Administra Instituto, ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon. Ma diris, surbaze de la nuna situacio de Ĉinio kaj elĉerpinte lecionon de aliaj landoj, oni devas fortigi kaj kreivi la socian administradon laŭ la novaj situacio, cirkonstanco kaj disvolviĝo.

 

    En la forumo, gastigata de la Ĉina Ŝtata Administra Instituto, partoprenis ĉ. 400 personoj, inkluzive de ŝtataj oficistoj de membrolandoj de la Eŭropa Unio, delegitoj de alilandaj ambasadorejoj en Ĉinio, gvidantoj de koncernaj departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj rilataj fakuloj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng