2011-10-27
La 5a jarkunveno de ĉinaj esperantistaj komercistoj de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) okazos en la 29a kaj 30a de oktobro en urbo Hangzhou, provinco Zhejiang. La jarkunveno kun la ĉeftemo "starigi merkaton postulatan de Esperanto, kaj helpi E-lernantojn trovi laboron" estis kunaranĝita de la klubo de ĉinaj esperantistaj komercistoj de IKEF kaj E-asocio de Zhejiang. Dume okazos la unua laborfoiro de esperantistoj. Ĉina kompanio Xien importas italan vinon kun la marko Saluton al Ĉinio per Esperanto.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|