2011-10-27
 La 158-a kuŝanta Budho en Dunhuang farita laǔ la skalo de 4/5 |
|
 Reproduktaĵo de statuo de bodisatvo |
La 25-an de oktobro malfermiĝis en Ŝanhajo la Gansu-a Kultura Semajno de la 13-a Ĉina Ŝanhaja Internacia Festivalo.
La kultura semajno enhavas ekspozicion de grota arto, prezenton de grandaj muzikoj kaj dancoj, muzikan teatraĵon kaj prelegon pri kulturo de grotaro en Dunhuang. Dum la kultura semajno eksponiĝas 3 grotoj faritaj laǔ la skalo de 1:1, 10 reproduktitaj pentritaj skulptaĵoj, 30 kopiaĵoj de murpentraĵoj, 10 dokumentoj elterigitaj el la grotoj por konservi sutrojn en Dunhuang kaj multaj fotoj. Tiuj valoraj artaĵoj montris al la vizitantoj la artajn atingojn de la grotaro en Dunhuang.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|