2011-10-27
 Prezentado de artistoj el la Korea Popol-Demokratia Respubliko |
La 25-an de oktobro en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco, Ĉinio, premieris la korelingva opero "La Papiliaj Amantoj (Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai)" kaj per tio komenciĝis en Ĉinio la tri-monata rondira prezentado de la opero. Fakte la rakonto "La Papiliaj Amantoj " estas bone konata de ĉinoj, kaj en Ĉinio troviĝas nekalkuleblaj malsamspecaj artaĵoj temantaj pri tiu ĉi amrakonto. Tamen estas la unua fojo por alilanda operisto adapti tiun ĉinan popolan legendon en Dongjin-dinastio (317-420 p.K.). La opero prezentiĝos en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj urboj de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|