2011-10-27 de WANG XIAOHONG
 Inaǔguro de la 4-a Qinghai-a Internacia Foiro de Tangka-a Arto kaj Kulturaj Heredaĵoj |
La 30-an de septembro 2009 la arto Regong kun Tangka-o (tibetstila pentraĵo) kiel reprezentanto de Qinghai-provinco estis enskribita en liston de reprezentaj verkoj de homaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj en la 4-a Konferenco de la Interregistara Komisiono por Protekti Nemateriajn Kulturajn Heredaĵojn sub la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNESKO). Tio estas plej alta takso de la mondo al Regong-arto. Ekde la jaro 2008 dank' al subteno de la Qinghai-a registaro ĉiujare okazas en Qinghai-provinco la Qinghai-a Internacia Foiro de Tangka-a Arto kaj Kulturaj Heredaĵoj por diskonigi Regong-arton kun Tangka-o kiel ĉefa enhavo kaj aliajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn.
Enciklopedio pri la tibeta kulturo
Laǔ konigo de Lu Xia, vicdirektoro de la Qinghai-a Departemento pri Kulturo, Gazetaro kaj Eldonado, kaj profesoro pri literaturo kaj arto, Tangka-o estas rul-pentraĵo garnita per multkolora sateno, furorinta sekve de disvastiĝo de la tibeta budhismo en Qinghai-provinco en la 9-a jarcento. Ĝia enhavo rilatas tibet-naciajn historion, politikon, kulturon kaj socian vivon. Tangka-o havas klaran nacian trajton, fortan religian koloron kaj apartan artan stilon, kaj estas nomata enciklopedio pri la tibeta kulturo. Ĝi havas historion de mil jaroj en Qinghai-provinco.
Lu Xia diris, ke laǔ rilataj dokumentoj, en la 7-a jarcento pasejo de la regiono Regong estis gardita de armeo de la tibeta potenco. Ekde la 9-a jarcento la regiono fariĝis naskiĝloko de la tibeta budhismo. Malsamaj sektoj de la tibeta budhismo konstruis tie multajn templojn. En la 14-a jarcento, post konstruo de la templo Rongwo, plej granda templo de la tibeta budhismo en Regong, tie stariĝis serio da filioj de la templo Rongwu kaj aperis la situacio "Ĉiu triboestro havis templon, kaj ĉiu familio havis ĉambron por kultado al Budho". La tangka-a arto iom post iom prosperiĝis ĝuste en tia historia kaj kultura fono.
Tangka-o estas intime ligita kun kulturo de la tibeta budhismo
 Popolaj metiartistoj en farado de Tangka-oj |
Lu Xia diris, ke de longa tempo la arto Regong estas intime ligita kun la kulturo de la tibeta budhismo kaj la teknologioj de ĝia farado venis el temploj. Multaj metiartistoj de Regong-arto eniris en templojn en sia infaneco por monaĥiĝo kaj tiam Regong-arto servis nur por temploj. La pentrada kaj farada teknologioj de Tangka-o kiel ĉefa enhavo de Regong-arto ĉiam estis tenataj de monaĥoj en temploj kaj malmulte da popolaj metiartistoj.
De la dinastioj Ming kaj Qing laǔ lokaj moroj 5-6-jaraj knaboj en la gubernio Tongren de la subprovinco Huangnan de Qinghai-provinco devis iri en templojn por lerni Regong-arton inkluzive de Tangka-o. Parto de la knaboj okupiĝis pri farado de Tangka-o post finiĝo de lernado en temploj. En la fino de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento multaj monaĥoj devige rekomencis sekularan vivon kaj ili kaŝe faris Tangka-ojn hejme. De la komenco de la 1990-aj jaroj, amaso da popolaj metiartistoj komencis fari Tangka-ojn kaj pro tio Regong-arto populariĝis inter popolanoj. En la vilaĝoj Wutun, Nianduhu, Guomari kaj Gasari de la gubernio Tongren loĝataj de tibetanoj kaj tu-oj ĉiuj familioj entreprenas faradon de la artaĵoj. Tangka-oj de Qinghai prenas la tibetan budhismon, mitojn kaj legendojn, popolajn rakontojn kaj epopeojn kiel sian enhavon. En figurado, linioj, koloroj, ornamado kaj garno Tangka-o ne nur heredis delikatan kaj belan artan stilon de la pentro-skolo Mantang, tibeta tradicia pentro-skolo, sed ankaǔ lernis trajtojn de pentraĵoj en la Centra Ebenaĵo (meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero), kaj formis sian pentran tradicion kun gracia figuro, delikataj linioj kaj brila koloro.
Tangka-oj en la dinastioj Ming kaj Qing estis multfoje aǔkciitaj per tre alta prezo
 Tangka-o en la meza kaj posta periodoj de Qing-dinastio en la 19-a jarcento |
Tangka-oj havas vastan kolektan merkaton en Ĉinio kaj aliaj landoj pro siaj altaj valoroj en arto kaj kolekto. Tiuj verkitaj en la dinastioj Ming kaj Qing antaǔ pli ol 300 jaroj estis multfoje aǔkciitaj per tre alta prezo. En la jaro 2002 granda brodita tangka-o kreita en la periodo Ĉengzu de Ming-dinastio estis vendita de la aǔkciejo Christie's per 30874.1 mil hongkong-aj dolaroj, kaj kreis la plej altan rekordon de vendado de Tangka-oj. Ankaŭ Tangka-oj faritaj de modernaj majstroj ofte estis venditaj per kelkdek mil, pli ol cent mil kaj eĉ kelkcent mil juanoj, kaj ilia merkata potenciala forto estas konfirmita. Nun la valoroj de Regong-arto en religia kulturo, nacia kaj mora kulturoj kaj arta estetiko vekis grandan atenton de ĉinaj kaj fremdlandaj akademiaj rondoj. Tangka-oj kreitaj de ĉinaj metiartistoj en la provinco Qinghai estis kolektitaj de ĉinaj kaj alilandaj muzeoj, artaj institutoj kaj kolektantoj.
Multaj mendoj por Tangka-oj
Laǔ statistiko, ĝis la jaro 2010 la nombro de personoj okupiĝantaj pri Regong-arto en la subprovinco Huangnan atingis 11 387 kaj la totala enspezo de la subprovinco en tio superis 83 miliardojn da juanoj. Dank' al Tangka-oj lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj ekhavis riĉan vivon.
Regong-arto ricevis la nomon pro sia naskiĝloko Regong (tibetlingve ora valo) ĉe Longwu-rivero en Tongren-gubernio de la subprovinco Huangnan. De longa tempo la vilaĝo Wutun en Tongren-gubernio, nomata vilaĝo de Regong-arto, estas fame konata en Ĉinio kaj aliaj landoj pro Tangka-oj. 86% de la familioj en la vilaĝo okupiĝas pri Regong-arto, ĉefe pri Tangka-oj, kaj pro tio la vilaĝo fariĝis ĉefa produktejo de Regong-arto en la gubernio. Viveca formo, delikata tuŝado kaj brilaj koloroj estas aparta arta stilo de Tangka-oj de Qinghai. Ili estas vendataj en Ĉinio kaj en Nepalo, Japanio, Hindio, Mongolio, Usono kaj aliaj landoj kaj regionoj kaj akcelis disvolviĝon de la loka ekonomio.
Delikataj Tangka-oj estas kolektitaj de la Domo de la Princo Gong
 En la 4-a Qinghai-a Internacia Foiro de Tangka-a Arto kaj Kulturaj Heredaĵoj |
En la pasinta majo okazis en la Domo de la Princo Gong 2-monata ekspozicio de Tangka-oj de Qinghai.
Pro alta arta valoro kaj multaj specoj de la eksponaĵoj la administra centro de la Domo de la Princo Gong unufoje aĉetis 61 Tangka-ojn kun valoro de 10.08 milionoj da juanoj kreitajn de 36 popolaj metiartistoj. La ekspozicio altiris al si pli ol 100 mil vizitantojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|