2011-10-28
La 18an de oktobro en mult-media halo de biblioteko de la Komerca kaj Turisma Teknologia Lernejo de Changsha okazis soleno por komerci nedevigan Esperanto-kurson kun 240 lernantoj dividitaj en kvar klasoj en la nova semestro. Esperanto-asocio de Changsha donis honorajn atestilojn kaj premiojn al elstaraj lernantoj en la antaŭa semestro de tiu ĉi lernejo kaj kuraĝigis ilin daŭrigi Esperanto-lernadon, kaj donacis 1800 Esperanto-librojn al la lernejo. S-ro Zhu Yonghan, instruisto de Esperanto en tiu ĉi lernejo, konigis al la novaj lernantoj pri Esperanto kaj pri la nedeviga E-kurso, kaj esperis, ke la lernantoj fariĝos semantoj kaj uzantoj de Esperanto.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|