2011-10-28 La redaktoro de "Libera Folio" pasintsemajne ricevis la plej prestiĝan premion pri loka ĵurnalismo en Svedio.
Kalle Kniivilä, la redaktoro de "Libera Folio", pasintĵaŭde kune kun du kolegoj en la ĵurnalo Sydsvenskan gajnis la plej prestiĝan premion pri loka ĵurnalismo en Svedio. La premio konsistas el 75 000 svedaj kronoj.
La premion oni aljuĝis pro artikolserio pri lernejo, kie okazis dum mallonga periodo multaj ŝanĝoj de instruistoj kaj lernejestroj. En la motivigo la ĵurio aparte menciis la fakton ke oni metis la lernejanojn en la centron de la raportado kaj tiel igis la problemojn evidentaj. La lernejo fariĝis koncepto tutlande kaj la artikoloj kaŭzis realajn ŝanĝojn.
La premion disdonas ĉiujare la ĵurnalo Nerikes Allehanda.
(el "Libera Folio")
Redaktoro: Liu Zijia |