2011-10-31
 En la simpozio |
|
 S-ro JOSEP FRANQUESA SOLE (la dua de dekstre) kaj lia filo (la dua de maldekstre) |
Antaŭtagmeze de la 29-a de oktobro okazis en Ŝanhajo la simpozio de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kun la temo "Interreto kaj Esperanto". Tio estis unu el la agadoj de la 5-a sciencaktiveca monato de la Ŝanhaja Akademio de Sociaj Sciencoj. La simpozion ĉeestis ĉirkaŭ 20 personoj, inkl. de hispana samideano s-ro JOSEP FRANQUESA SOLE kaj lia filo, s-ro Li Zhongming, vicprezidanto de la Esperanto-Asocio de la provinco Zhejiang, kaj la junuloj el la urboj Wuhan kaj Kantono, kiuj laboras aŭ lernas en Ŝanhajo.
S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, prezidis la simpozion kaj faris prelegon pri ĝia temo. S-ro JOSEP FRANQUESA SOLE prelegis pri egaleco kaj rajto de lingvoj. S-ro Li Zhongming parolis pri enmeto kaj elmeto de la ĉapelitaj literoj, elektronika vortaro de Esperanto, aplikado de Esperanto sur interreto kaj aliaj. Ĉio ĉi tio vekis grandan intereson de la ĉeestantoj.
(Kontribuo de Ji Yingeng kaj Shen Xiaoxi)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|