2011-10-31 La sesan fojon organizis la Interkultura Centro Herzberg Someran Arbaran Lernejon de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2011 por ĝemelurbaj gejunuloj el Herzberg kaj Góra (PL). 6 lernantoj kaj 2 instruistoj (Renata Kowalska kaj Teresa Sibilak) el Góra pasigis unu semajnon en Herzberg-Sieber kun 8 germanaj lernantoj kaj instruistinoj Ewa Kukielka, Zsófia Kóródy el Herzberg kaj faka helpantino Judit Révész el Hungario. Ankaŭ Kimie Markarian el Britio kaj Tume Saito el Japanio multe kontribuis al la riĉenhava eduka programo.
En la programo estis 5 Esperanto-lecionoj ĉiutage, ludoj, sporto, migrado kaj ekskursoj ekz. al Duderstadt kaj Pullman City, (Western-Park). Vespere okazis kulturaj programeroj, dancado, kantado, prezentado de fotoj kaj filmoj.
 Desegnaĵo de la partoprenantoj SALO-6 esprimas amikecon. |
|
 Pola-germana grupo antaŭ la Esperanto-domo |
|
 Komuna antaŭtagmeza lingvolernado estas en la ĉiutaga programo. |
|
 La vizito al Pullman City en Hasselfelde: prezentado, Western Show |
|
 Dancado vigligas la vesperojn. |
(El Esperanto-urbo.de)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|