2011-10-31
 En la Guangxi-a Hortikultura Ĝardeno |
La 30-an de oktobro la Unua Ĉina Guangxi-a Ĝardenarta kaj Hortikultura Foiro kun la temo "Pitoreska Guangxi kaj Ekologia Liuzhou" inaŭguriĝis en la Liuzhou-a Hortikultura Ĝardeno, kiu havas areon de 680 mil kvadrataj metroj. En la ĝardeno konstruiĝis eksponejoj por 14 urboj de la Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, kaj en ĝia internacia zono troviĝas ekspoziciaĵoj el Japanio, Birmo, Nederlando kaj aliaj 20 landoj kaj regionoj.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|