Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis en Kunming la Ĉina Internacia Turisma Foiro 2011
2011-11-01

 

 

    La 30-an de oktobro fermiĝis la Ĉina Internacia Turisma Foiro 2011 en la Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco de Ĉinio. En la 4-taga foiro kun 2233 standoj partoprenis 95 landoj kaj regionoj. Laǔ nekompleta statistiko, la foiro akceptis pli ol 100 mil vizitantojn, kaj intertempe pli ol 10 mil kontraktoj estis subskribitaj.

 

    La Ĉina Internacia Turisma Foiro 2011 estas kune aranĝita de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio, la Civila Aviada Administracio de Ĉinio kaj la Popola Registaro de Yunnan-provinco. Ĝi estas okazigita 13 fojojn kaj fariĝis unu el la sintezaj turismaj foiroj plej grandaj skale kaj plej vastaj influe en la azia kaj pacifika regionoj, kaj estas ankaǔ grava sceno por interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter ĉinaj kaj alilandaj turismaj departementoj kaj industrioj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng