2011-11-02
 "Spektado de Akvofalo ĉe Pinoj kaj Rokoj", unu el la ĉefaj pentraĵoj de Huang Junbi |
|
 Huang Junbi gvidas Song Meiling en pentrado. |
La 31-an de oktobro pentraĵoj de Huang Junbi, majstro de la tradicia ĉina pentraĵo, estis eksponitaj en la Memoriga Halo de D-ro Sun Jat-sen en Taibei de la provinco Taiwan, Ĉinio, memore al la 113-jara datreveno de la naskiĝo de majstro Huang Junbi kaj al la 20-jara datreveno de lia forpaso.
Huang Junbi (1898-1991) estis fama ĉina artisto de la tradicia ĉina pentraĵo kaj edukisto. De la jaro 1937 li servis kiel profesoro de la fakultato pri arto en la Jiangsu-a Universitato. Intertempe li iam estis instruisto de Song Meiling, edzino de Jiang Jieshi (Chiang Kai-shek). En la jaro 1949 li transloĝiĝis al Taiwan kaj laboris kiel profesoro kaj direktoro de la fakultato pri arto en la nuna Taiwan-a Instruista Universitato. Huang Junbi havis solidan fundamenton en la tradicia ĉina arto kaj spertis heredigon, evoluon kaj renovigon de la modernaj ĉinaj pentraĵoj. Li eldonis multajn bildalbumojn, kaj estas nomata kune kun Zhang Daqian kaj Pu Xinshe tri taiwan-aj majstroj de la tradiciaj ĉinaj pentraĵoj el la ĉeftero.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|