Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mima Ciren: heredigu metion de generacio al generacio
2011-11-02

de XU DANLU

 

    Al mia demando, kiom da heredantoj de la metio de rekttruo-broda Tangka-o (artaĵo plejparte pri Tibeta Budhismo) estas hodiaŭ en Tibeto, Renzeng Zhuoma, direktoro de la propaganda sekcio de la registaro de la gubernio Maizhokunggar, respondis, ke en Tibeto troviĝas malpli ol 10 tiaj metiistoj.

 

 
Tangka-o rekttrue brodita

 

    En 2008, la metio de rekttruo-broda Tangka-o estis enmetita en la unuan ŝtatnivelan nematerialan nomliston, kaj eksponiĝis rilataj metiartaĵoj en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

    La kreinto de la metio de rekttruo-broda Tangka-o estis Chilie Duoji, fama tajloro en la tempo Zhigong XXXV. Poste, la metio estis heredita de generacio al generacio en la familio. La kvina generacia heredanto estas Geni Qunpei en Lasao, la sesa estas lia filino Cila Zhuoma kaj la samvilaĝanoj – la geedzoj Mima Ciren. En granda aĝo Geni Qunpei ne havas sufiĉan energion kaj bonan vidkapablon por elteni la kompleksan pentradon kaj pezan brodadon. Kvankam lia filino ellernis la metion, tamen ŝi faras tion nur de tempo al tempo. Estas feliĉe, ke la geedzoj Mima Ciren prenas sur sin la metion kaj plenforte laboras por tio.

 


Mima Ciren pentras la budhan statuon. 

 

    Mima Ciren, 36-jara, de sia infaneco ekŝatis pentradon, kaj en sia aĝo de 15 jaroj li de sia onklo Geni Qunpei eklernis brodadon. En la jaro 2000 li funkciigis sian brodaĵan metiejon, kiu alportis al la geedzoj enspezon je kelkcent miloj da juanoj.

 

    En 2004, komisiita de la templo Yangbajain en Damxung-gubernio de Tibeto, Mima Ciren komencis brodadon de la rekttrua or-fadena granda Tangka-o pri Kagyu, kiun siatempe li antaŭvendis al la kliento je la prezo de pli ol 200 mil juanoj. Mima Ciren havis fortan deziron, ke li faris tiun verkon la plej granda de la mondo. Laŭ lia desegno, la Tangka-o havas longecon de 120 metroj kaj larĝecon de 85 metroj, kun la bildoj pri 19 budhaj statuoj kaj 12 animaloj. La oreloj de la ĉefa budha statuo estas tiel grandaj, ke ili longas je 2 metroj. Ja estas malfacile plenumi tian grandan verkon.

 


Mima Ciren pentras la budhan statuon. 

 

    Rekttruo-broda Tangka-o estas kombinaĵo de pentrado kaj brodado, oni brodas kolorajn bildojn sur kunbobenaj silkaĵoj aŭ toloj. La bildoj estas reliefaj kaj vivisimilaj. La pentrado, brodado kaj kudrado de tiaj verkoj estas tute manfaritaj, nur la procezo bezonas minimume unu jaron kaj eĉ pli. Por plenumi tiun ĉi verkon Mima Ciren forlasis siajn edzinon kaj filon en Lasao, kaj revenis kune kun siaj ok metilernantoj al sia hejmloko – malproksima vilaĝo Qimaka. Lastjare Mima Ciren por sia "plej granda" Tangka-o elspezis pli ol milionojn da juanoj, kaj aldonis eĉ la enspezon de sia vendejo pri Tangka-oj en Lasao. Li rifuzis altigon de la antaŭe difinita prezo, opiniante ke, oni ne devas rompi sian promeson, tion li diris kun firmeco.

 

    Pri Tangka-o, Mima Ciren estas zorgoplena. Li diris, ke al la metio de Tangka-farado mankas heredantoj, ekz., la metio pri "rekttrua brodaĵo, Zhiri-Tangka-o" farita ĉefe per pentrado perdis heredantojn jam antaŭ 30 jaroj, kaj restas hodiaŭ nur kelkaj verkoj en temploj. Mima Ciren diris: "Rekttruo-broda Tangka-o estas ne nur elstara metio de familia klano, sed ankaŭ parto de la nacia kulturo."

 


Barbole brodita Tangka-o, la plej granda en la mondo 

 

    Renzeng Zhuoma diris, ke la estraro de la gubernio Maizhokunggar donas grandan atenton al la protektado kaj heredado de la metio de rekttruo-broda Tangka-o. Dank’ al la helpo de la gubernia registaro, Mima Ciren funkciigis sian entreprenon, desegnis la komercan markon, kaj 840 mil juanoj estis aprobita por peticio al la protektado de tiu ĉi nemateriala projekto. Sekve, la gubernia registaro liveros ejon kaj subvencion por helpi al li konstrui la fabrikon. "Rekttruo-broda Tangka-o" estos ekspluatata kiel grava kultura marko de la turisma regiono Jiama al la merkato.

 

    Lasttempe jam eniris en la lastan procedon la brodaĵo Kagyu. Per tradicia metiarto, brodado kaj reliefado, oni ellaboris la brodaĵon, kiu havas altecon de 120 metroj kaj larĝecon de 85 metroj, kaj sur kiu pompas bildoj pri 19 budhaj statuoj kaj tiuj de 12 animaloj. Ĝi estas unu el la plej grandaj Tangka-oj broditaj per barbola-metio (Barbola-metio estas maniero de brodado, en kiu oni gluadas tolojn, silkaĵojn tranĉitajn en diversajn formojn por komponi kompletan bildon, vidu la foton 4). Laŭplane la brodaĵo estos finita ĉe la fino de la kuranta jaro.

 

Redaktoro: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng