2011-11-03
 Ĉe la falinta domo |
Je la 8-a horo kaj 21 minutoj de la 1-a de novembro okazis 6-grada tertremo en la Yili-a Kazaĥa Aŭtonoma Subregiono de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Post okazo de la tertremo lokaj diversnivelaj departementoj aktive organizis savadon.
Nun diversaj materialoj por savado estas transportataj al la lokoj trafitaj de la tertremo. La Departemento de Civilaj Aferoj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono asignis al la lokoj 2 000 vatitajn litkovrilojn kaj 1 000 parojn da vatitaj ŝuoj. La gubernioj kaj urboj en Yili kolektis tendojn, karbon, nutraĵojn kaj vestojn por disdoni al plagitaj popolanoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|