Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Germana Esperanto-Asocio (GEA) bezonas vian helpon
2011-11-03

    Granda konkurso de germana banko povas ebligi al la Germana Esperanto-Asocio, dank' al via helpo, esti elektita inter la plej ŝatataj asocioj en Germanio: Kompreneble la Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias! Bv. subteni al GEA!!!

 

    Ni demandis la bankon kaj ili informis nin, ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni kaj doni 3 voĉojn por la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili informis nin, ke ne gravas el kiuj landoj oni voĉdonas. Bv. voĉdoni por GEA!!!

 

    En la sekva dokumento ni klare priskribas kiel fari tion. Vizitu: la dokumenton "Klarigoj" kaj voĉdonu por GEA en la konkurso por trovi la plej ŝatatajn asociojn de Germanio.

 

    Temas pri diversaj paŝoj:

 

    · Vizitu la jenan paĝon: https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev;

 

    · Klaku al "Stimme abgeben" (doni voĉon);

 

    · Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj kodon! Klaku "Absenden" (Sendu!);

 

    · Nun vi ricevos retpoŝtmesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis;

 

    · En la retpoŝtadreso aperas ligilo. Klaku kaj vi denove venos al la paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!

 

    · Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Por doni pliajn voĉojn al GEA ripetu la tutan aferon.

 

    · Eblas doni 3 voĉojn por ĉiu retpoŝtadreso (ĉiu persono; retuzanto). Bv. ne trompi uzante plurajn retpoŝtadresojn por unu persono. Eblas uzi retpoŝtadresojn por amikoj, familianoj, sed ni ne trompu! Dankon!

 

    · Demandu al aliaj personoj, ĉu ili povas helpi (amikoj, familianoj). Ju pli da voĉoj des pli bone.

 

    Dankon pro via helpo!

 

    (Martin Schaeffer, sekretario de GEA)

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng