2011-11-03
 Tiangong-1 kupliĝas kun Shenzhou-8 |
Je 1:36 frumatene de la 3a de novembro la cel-spacoveturilo Tiangong-1 unuafoje renkontiĝis kaj kupliĝis kun la kosmoŝipo Shenzhou-8, kaj tiel Ĉinio faris gravan paŝon por posedi la teknikon de kosma kupliĝo.
Laŭ la plano, fluginte 12 tagojn, la kombinaĵo de Tiangong-1 kaj Shenzhou-8 disiĝos, kaj poste ili duafoje kupliĝos. Sekve Shenzhou-8 revenos al la tero, dum Tiangong-1 flugos plu por kupliĝo kun la kosmoŝipoj Shenzhou-9 kaj Shenzhou-10.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|