2011-11-04 Sinjorino ESPERANTO estis invitita de la kongaj ĵurnalistoj el B-one Television en la elsendo "ON EST ENSEMBLE" en vendredo, la 28-an de oktobro 2011, je la 18-a horo por respondi al kelkaj demandoj: Kiu estas tiu s-ino? Temas pri la prezidantino de KEVA. La ĉefaj demandoj temis
Unue pri ESPERANTO: ĉu ĝi estas mistika scienco? Kial ĝi estis kreita, ĉar jam ekzistas multaj aliaj lingvoj, kaj kial Nelly persone lernis Esperanton.
Due, pri KEVA: kio ĝi estas?
Trie, kion diras KEVA okaze de la balotado en nia lando Demokratia Kongo, sciante ke la KEVA-devizo temas pri alvoko al la monda paco. Kaj ŝi klare respondis al ĉiuj demandoj kaj invitis homojn al la paco malgraŭ ke KEVA estas nepolitika asocio, sed, ĉar la politiko koncernas nin, ankaŭ s-ino Esperanto estas civitanino de la lando!
S-ino Esperanto alvokis ĵurnalistojn kaj kongajn junulojn lerni Esperanton kiel utilan komunikilon por la estonteco de la homaro. Poste ŝi ankoraŭ respondos profunde. Do, KEVA vin bezonas por lerni Esperanton, karaj geamikoj. Ĝis revido. Sur la fotoj estas: s-ino Esperanto (Nelly MASEMI, prezidantino de KEVA), ĵurnalistino Julie kaj Vanessa.
B-one TV estas ankaŭ aŭskultebla per frekvenco 87,8 MHz FM en Kinŝaso kaj ties ĉirkaŭaĵo kaj Brazzaville, kaj interrete en la tuta mondo. Estus interese scii ĉu pasintaj elsendoj estas ree spekteblaj.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|