Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
E-Muzika KD de "Amindaj" !
2011-11-07

 

 

    En fino de oktobro aperis nova Esperanta muzika KD de la studenta muzikgrupo Amindaj el Kubo!

 

    Ĉi tiu unua albumo de la muzikgrupo Amindaj, fondita en aŭgusto 2009 de Graciela Morgado Rodríguez, prezidanto de la Urba Klubo de Esperanto en Contramaestre, estas ankaŭ la unua E-KD veninta de Kubo!

 

    La grupo konsistas el junaj amatoroj kaj art-instruistoj engaĝintaj en la Esperanto-movado, kiuj jam prezentiĝis sur diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95-a UK kaj de la 66-a IJK en julio 2010 en Havano.

 

    La ok titoloj de ĉi tiu albumo, ĉiuj en Esperanto kompreneble, estis elektitaj inter dudeko, plej multaj komponitaj de Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, kubaj skrapiloj...

 

    Estas tamen kelkaj malnovaj kantoj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel la internacie konataj "Chan Chan" de Francisco Repilado (Compay Segundo), la "Son de la Loma" de Miguel Matamoros, kaj eĉ versio -- laŭ kuba maniero -- de "La Bambo".

 

    Amindaj en KD aŭ en koncerto kun du dancistinoj, Adita kaj Gricel, estas ne nur muzika grupo, sed ankaŭ kultura projekto vere malkovrinda...

 

    Aŭskulti fragmentojn de la tuta albumo kaj elŝuti muzikojn oni povas ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/amindaj-c-76_191.html?language=eo.

 

    La diskon aperigis la eldonejo "Vinilkosmo" - http://www.vinilkosmo.com.

 

(El Ret-Info)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng