Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xu Jian, migranta fotografisto protektanta per siaj lensoj sovaĝajn estaĵojn de Ĉinio (I)
2011-11-23

de LUO SHIJIAN

 


Fotografisto Xu Jian 

 

    Li estas individua fotografisto kun fortika korpo. Portante kun si siajn foto-aparatojn, li postlasis siajn spurojn en diversaj lokoj de Ĉinio. Li faris sennombrajn fotojn kaj registris per siaj lensoj sovaĝajn estaĵojn proprajn al Ĉinio, tamen minacataj de pereo. En plurjara marŝado kaj fotado li klopodas por akceli per la de li faritaj fotoj kaj agoj protektadon de sovaĝaj estaĵoj far la ŝtato kaj lokaj registaroj. Li estas Xu Jian, fama ĉina fotisto pri sovaĝaj estaĵoj.

 


La de Xu Jian farita foto pri azia elefantaro en la Valo de Sovaĝaj Elefantoj en la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio 

 

    Xu Jian, fotografisto pri ĉinaj sovaĝaj estaĵoj kaj individua verkisto, iam laboris kiel redaktoro, raportisto kaj fotografisto por la gazeto "Ĉina Nacia Geografio" kaj okupiĝis pri raporto ĉefe pri la naturo kaj sovaĝaj estaĵoj. Li estas unu el la fondintoj de la gazeto "Bowu", eldono por geknaboj sub la gazeto "Ĉina Nacia Geografio". En la jaro 2006, li eklaboris en la departemento de natura historio de la Brita Diskoniga Korporacio kaj funkciis kiel membro de la programo de dokumenta filmo pri la naturo "Bela Ĉinio". Nun, li estas ĉefa membro de la grupo "Soveĝeco de Ĉinio en Filmoj", la plej fama organizo de fotistoj kaj filmistoj pri sovaĝaj estaĵoj de Ĉinio. Li ofte direktas siajn lensojn al diverseco de ĉinaj estaĵoj por savece foti la estaĵojn minacataj de pereo kaj malofte atentatajn por la projekto "Ekspedicio de Fotado pri Biodiverseco"). Por tiu ĉi amo en la koro, Xu Jian eniris laŭ sia deziro en la redakcion de la gazeto "Ĉina Nacia Geografio" en la jaro 2000 post diplomiĝo el la Pekina Silvikultura Universitato, kaj fariĝis raportisto de la redakcio. Kaj de tiam li havas la ŝancon registri per siaj foto-aparatoj la lin interesantajn estaĵojn en la naturo.

 


La de Xu Jian farita foto pri magnolio minacata de pereo en Ĉinio 

 

    "De la infaneco mi amas la naturon, kaj en mia koro ardas neesprimebla amo al la animaloj kaj vegetaloj en la naturo. En la universitato mi pli multe sciis pri diverseco de la naturaj estaĵoj en Ĉinio. Iuj el ili estas minacataj de ekstermo kaj pereo pro troa ekspluatado kaj troa uzado de la naturaj resursoj far la homaro en la lastaj jaroj, se ilin oni ne protektos, oni perdos por ĉiam tiujn belajn estaĵojn en la harmonia ekologio." Tion diris Xu Jian, montrante respondecon de registristo kaj protektanto de sovaĝaj estaĵoj.

 

    "Protekti la naturon pere de filmoj kaj fotoj" estas strebo de Xu Jian dum multaj jaroj. En la jaro 2006 li decideme forlasis la redakcion de la gazeto "Ĉina Nacia Geografio", por kiu li laboris jam 6 jarojn, kaj fariĝis membro de la programo de la "Bela Ĉinio". Menciinte pri la eksiĝo de la stabila laboro kun la salajro je pli ol 10 mil juanoj monate, Xu Jian diris, ke li tion faris por la amo en la koro, kaj ĉar tiele li havas pli da tempo por kontaktiĝi kun sovaĝaj animaloj. Laborinte por la programo de la "Bela Ĉinio" dum pli ol unu jaro, Xu Jian partoprenis en filmado kaj en fotado pri la vivo, genero kaj nasko de multaj sovaĝaj animaloj en Ĉinio. Por li tio estas la unua fojo uzi pli ol unu jaron por proksime kontaktiĝi kun sovaĝaj animaloj, kaj la sperto pri tiu ĉi speciala laboro plie firmigis lian revon en la debuto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng