Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xu Jian, migranta fotografisto protektanta per siaj lensoj sovaĝajn estaĵojn de Ĉinio (II)
2011-11-29

de LUO SHIJIAN

 

    Post aliĝo al la Brita Diskoniga Korporacio, Xu Jian fariĝis cent-po-cente liberala fotografisto. Krom tre malmultaj pri naturaj pejzaĝoj kaj popolaj folkloraĵoj, la fotoj faritaj de Xu Jian plejparte registris sovaĝajn estaĵojn minacatajn de pereo.

 


Fotografisto Xu Jian 

 

    Foje, kiam li fotis aziajn elefantojn en Xishuangbanna, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, lia rigardo kaj tiu de elefanto hazarde renkontiĝis, el ĝia rigardo li legis timon kaj senpovecon pro detruo de la hejmo far la homaro. Kaj ĝuste en tiu momento li komprenis, ke ankaŭ sovaĝaj animaloj havas sian propran penson, kaj oni devas respekti ilian individuecon kaj vivon.

 

    Dum fotado, Xu Jian ofte vidis diversajn detruojn far homoj al la natura medio, tio multe lin ĉagrenis. "Sub la socia kondiĉo, ke rapide disvolviĝas ekonomio, ni havas respondecon alvoki kaj akceli protektadon de la naturo kaj la sovaĝaj estaĵoj. Tion fari certe estas pli bone ol nenion fari," diris Xu Jian. En la lastaj jaroj li klopodis per siaj faritaj filmoj kaj fotoj antaŭenpuŝi protektadon de naturaj heredaĵoj kaj pripensadon pri la medio, en kiu vivas la homaro.

 

    Por tio, Xu Jian registris per sia foto-aparato ĉinajn blanknaĝilajn delfenojn vivantajn en la golfo Sanniang de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, aziajn elefantojn vivantajn en Xishuangbanna de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, papagojn vivantajn en Simao de la provinco Yunnan, karstajn gekojn (Gekko gecko) vivantajn en la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, magnoliojn en Wenshan de Yunnan, ranojn (Rana andersonii) vivantajn en Wuchuan de la provinco Guizhou, ĉinajn acipenserojn (Acipenser sinensis) vivantajn en Yangzi-rivero, ĉinajn aligatorojn (Alligator sinensis) vivantajn en Changxing de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio, kvar ĉinajn vezikigajn skarabojn (Mylabris phalerata), unikajn en la mondo, ktp. Ĉi tiuj estaĵoj plejparte estas minacataj de pereo aŭ nekonataj de homoj, kaj pri iuj el ili ekzistas eĉ neniuj detalaj notoj filmaj kaj fotografaj. Laŭ antaŭaj materialoj pri ili, Xu Jian iris al la lokoj, kie aperis tiuj estaĵoj por ilin serĉi, observi ilian vivmedion kaj iliajn vivkutimojn, fari fotojn kaj notojn pri ili, kaj poste ilin raportis per fotoj kaj verkoj sur gazetoj, ĵurnaloj, retpaĝoj kaj ankaŭ per aliaj amaskomunikiloj, por ke la publiko ilin konu kaj atentu, kaj samtempe faris koncernajn raportojn pri ili kaj proponojn pri protektaj rimedoj al rilataj departementoj de la lokaj registaroj.

 

    En la jaro 2008, Xu Jian kune kun aliaj fotografistoj pri kaj protektantoj de sovaĝaj animaloj starigis la instituton "Ekspedicio de Fotado pri Biodiverseco" por registri kaj montri biodiversecon de Ĉinio. Ili sendependece kreis novan metodon por esplori, taksi, kontroli, diskonigi kaj montri biodiversecon, ĉefe per diĝitaj filmoj kaj fotoj pri sovaĝaj animaloj kun sciencaj donitaĵoj. La nomata metodo povas liveri ne nur sciencajn diĝitaĵojn pri biodiverseco al sciencistoj kaj registaroj, sed ankaŭ grandan kvanton da valoraj filmaj kaj bildaj materialoj al la publiko por diskonigo pri protektado. En la lastaj du jaroj, Xu Jian kaj liaj grupanoj 13-foje faris esploradon per la metodo en la montaro Meili en la provinco Yunnan, Laojun-monto en Lijiang, Granda Kanjono de Yarlung Zangbo en la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, kaj aliaj kvar lokoj dum pli ol 300 tagoj kaj faris pli ol 100 mil valorajn fotojn kaj grandan kvanton da HD-videaj materialoj, el kiuj nemalmultaj pri estaĵoj estas la unuaj en Ĉinio. Tiuj videoj, fotoj kaj sciencaj donitaĵoj ludas gravan rolon en protektado de biodiverseco en la supre menciitaj lokoj.

 


Ĉina blanka delfeno 
 
 
Ĉinaj delfenoj en Yangzi-rivero
 

Papago en Mangba 
 
 
Aziaj elefantoj
 

Gekoj 
 

Arborano 
 

Araneo kaptas ĉasaĵon. 
 

Marstelo 
 
 
Ĉina molkarapaca testudo en Beibu-Golfo

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng