Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Ĉina Popola Banko malaltigos la proporcion de deponaĵa rezervo por financaj institucioj
2011-12-02


La ĉefsidejo de la Ĉina Popola Banko 
 

Diagramo pri la malaltigoj de la proporcio de deponaĵa rezervo por financaj institucioj en lastaj tri jaroj 

 

    Vespere de la 30-a de novembro la Ĉina Popola Banko, la centra banko de Ĉinio, anoncis, ke ĝi malaltigos je 0.5 procentopunkto deponaĵan rezervon por financaj institucioj ekde la 5-a de decembro 2011.

 

    Tio estas la unua fojo por la Ĉina Popola Banko mallevi la proporcion de deponaĵa rezervo por financaj institucioj de post malaltigo en decembro 2008.

 

    De post januaro 2010, la Ĉina Popola Banko 12-foje altigis la proporcion de deponaĵa rezervo por financaj institucioj por bridi rapidan kreskon de la prezoj en merkato.

 

    Post ĉifoja malaltigo la proporcio de deponaĵa rezervo por financaj institucioj estos 21% kaj tiu por la mezaj kaj malgrandaj financaj institucioj 17.5%.

 

    Zhuang Jian, altranga ekonomikisto el la Ĉina Rezidanta Misio de la Azia Disvolva Banko, diris, ke la Ĉina Popola Banko, per la malaltigo de la proporcio de deponaĵa rezervo por financaj institucioj, adresas la mesaĝon pri stabiligo de ekonomia kresko, kaj tio pluapaŝe montras malgrandan reguladon de ĝia monpolitiko.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng