2011-12-05
 Ceramika artaĵo Rideto de Mona Lisa |
|
 Ceramikaj artaĵoj |
|
 Abiola Akintola kaj lia arta verko farita per supkuleroj |
La 3-an de decembro inaǔguriĝis en la Ŝanhaja Centro por Arta Interŝanĝo de Usono kaj Ĉinio la Usona-Ĉina Arta Ekspozicio okazigita de la Usona-Ĉina Komerca Asocio. Dum la ekspozicio estas eksponataj pli ol 300 artaĵoj de 50 ĉinaj kaj usonaj skulptistoj, pentristoj, ceramik-artistoj, fotistoj kaj kolektistoj. La eksponaĵoj estos ekspoziciitaj en Nov-Jorko, Vaŝingtono, Ĉikago, San-Francisko kaj Pekino.
Inter la eksponaĵoj estas 52 skulptaĵoj faritaj de pli ol 40 ĉinaj kaj alilandaj artistoj rekomenditaj de la Ĉina Skulpta Komisiono, kaj pli ol 10 skulptaĵoj kaj pli ol 40 pentraĵoj faritaj de usona artisto Abiola Akintola, kiu estas nomita "juna Picasso" kaj ricevis premion de elstara kontribuo por usona kaj ĉina arto.
Estas eksponataj ankaǔ 42 pentraĵoj de ĉina fama pentristo Hao Hejun, pli ol 60 ceramikaĵoj faritaj de taiwan-a artisto Lin Mingde kaj multaj imitaĵoj de klasikaj familiaj posedaĵoj de la dinastioj Ming kaj Qing kolektitaj de ŝanhaja kolektisto Mao Jianping.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|